El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Se vi

| 2014-10-09
Bookmark and Share

 

    Traduko 1

 

Se vi amas min

 

    Sinjoro, se vi amas min, jup-leve

 

Mi vados tra la ĉen-rivero.

 

Se vi ne amas min, ĉu do vi kredas,

 

Ke mi ne trovos viron laŭ prefero?

 

Hej, la junaĝo estas frenezumo.

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0-0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Sinjoro, se vi amas min, jup-leve

 

Mi vados la ĉen-rivero.

 

Se ne, nu kio do? ĉu do vi kredas,

 

Ke sola vir' vi estas sur la tero?

 

Hej, la junaĝo estas frenezumo.

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ 0-0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Kalocsay. Tutmonda Sonoro Vol. I p.268)

 

Traduko 2

 

Se vi

 

Se vi ardas de pasi',

 

Tuj travadu Zhen al mi!

 

Se hezitus vi ĉe strand',

 

Venos jam alia dand'.

 

Hu, kiel stulte stultas ci!

 

Se vi ardas de pasi',

 

Tuj travadu Wei al mi!

 

Se hezitus vi ĉe bord',

 

Svatos jam alia lord'.

 

Hu, kiel stulte stultas ci!

 

(Trad. Guozhu)

 

    En la unua parto de Libro de Poezio estis kolektitaj resume 160 lirikoj de 15 vasallandoj. Tiu ĉi poemo estis el la vasallando Zheng. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770 a.K. ~ 476 a.K.), la tereno sub regado de la vasallando Zheng ampleksis proksimume lokojn de Zhengzhou, Xingyang, Dengfeng, Xinmi, Xinzheng k.c. en nuna Henan-provinco.

 

    Laŭ moro de la vasallando Zheng, okazis ĉiujare en la meza printempo (laŭ alia onidiro: en la tria tago de la tria monato lunkalendare) amasaj kunvenoj de gejunuloj ĉe la riveroj Zhen kaj Wei. Tio estis aktivado speciale aranĝita de la registaro por ke la gejunuloj elektu sian partneron de gefianĉiĝo.

 

    Enhavo de tiu ĉi poemo estis kuraĝa parolo de knabino en la ĝoja kunveno. La poemo dividiĝis en du strofoj, ripete kantataj.

 

    Jen aŭdaca komenco: “Se vi ardas de pasi', tuj travadu Zhen al mi!”. Anstataŭ konfesi ke ŝi amsopiras pri alia junulo, la kuraĝa knabino diris, ke alia junulo amsopiras ŝin. Ĉu tio estis nur pro deteniĝema konduto de knabinoj? Tamen, sekvis pli aŭdacaj vortoj: “Se hezitus vi ĉe strand', venos jam alia dand'”. Kiam ŝi tiel diris, ŝi neniom ruĝiĝis honteme. Fakte defie, kun perfekta certeco: “Se hezitus vi ĉe bord', svatos jam alia lord'.” Tra la ŝercaj vortoj legantoj facile komprenas, ke tiu, kiun ŝi amas, ĝuste estas la “stulta junulo” trans la rivera bordo.

 

    En la ĉina originalo la strofoj finiĝas per onomatopeo “for!”, kiu pentras la knabinon pli viveca.

 

    En la tuta poemo estis nenia skribo pri la aspekto de la knabino, nenia skribo pri la ago aŭ psiko de la knabino. Legiĝis nur kelkaj karakterizaj frazoj, kiuj jam sufiĉe bone pentris la figuron de la knabino tre klara viveca. Tia lakoneco estis vere admirinda!

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments