El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio plenumis ekzamenon pri 20% da specimenoj de Ebola viruso en Sieraleono

| 2014-10-09
Bookmark and Share


Ĉinaj specialistoj laboras en la eksperimentejo.

 

    De la 28-a de septembro, la ĉina medicina taĉmento en Sieraleono komencis ekzameni specimenojn de Ebola viruso kaj ĝis nun, ili jam plenumis ekzamenon pri 200 specimenojn, je 20% de la tuta kvanto.

 

    Laŭ la estro de la ĉina medicina taĉmento, la rezulto venis el tre malfacila kondiĉo. Pro malstabila medio, la movebla eksperimentejo eble havas malfunkcion, kiu povas kaŭzi grandan akcidenton ekologian. La 5 specialistoj el Ĉinio protektis ekipaĵojn en la eksperimentejo kiel siajn okulojn.

 

    Li diris, ke ĉiutage antaŭ kiam la eksperimentejo funkcias, oni devas inspekti pri elektra, akva kaj gasa sistemoj, premio, temparaturo, filtrilo kaj telekomunikada sistemo. Post eksperimento, oni devas bruligi forĵetaĵojn por malaperigi bakterion. Plie, la eksperimentejo devas ricevi regulan desinfektadon. La ĉina medicina taĉmento per sia stabila eksperimentejo en malbona kondiĉo tre bone plenumis fortan taskon en Afriko dum dek tagoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments