El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

SAT-kongreso, vidita de nesatano

| 2014-10-09
Bookmark and Share

 

    Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo.

 

    Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj.

 

    Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), naskiĝinta en 1921 kiel ne pora sed pera asocio, uzanta Esperanton kiel rimedon por kunigi diversspecajn maldekstrulajn esperantistojn, estis iam tiom potenca, ke ĝi havis pli da anoj ol la neŭtrala movado mem.

 

    En 1933 duono de la germanaj esperantistoj estis komunistoj, sed komunistoj estis la unua homkategorio, kiun Hitlero sendis en la koncentrejojn. La sovetia komunista registaro unue uzis Esperanton kiel rimedon de propagando, sed poste konstatis, ke ne estis laŭ ilia intereso ebligi laboristojn sovetiajn komuniki senpere kun tiuj de la kapitalismaj landoj! Do ekde 1937 Stalino komencis mortpafigi esperantistojn je diversaj falsaj akuzoj.

 

    Nun, post kvereloj, skismoj, repaciĝoj, SAT plu funkcias, sed, same kiel aliaj tradiciaj establoj maldekstraj, ĝi multe ŝrumpis de 5134 anoj en 1949 ĝis 603 anoj nun. El tiuj 603 eble kvindeko ĉeestis la 87an kongreson de SAT (maksimume 48 partoprenis la voĉdonojn), kaj iom forgesis siajn komencajn idealojn. Ĉi tiu kongreso okazis la 9–16an de aŭgusto en Francio, en la bela bretona urbo Dinan.

 

 

    Mi pensis, ke mi, ne SATano, ne rajtos ĉeesti la internan kongreson de SAT, sed mi eksciis, ke ne SATanoj ja povas ĉeesti la laborkunsidojn, nur voĉdoni ili ne rajtis – tiuterene mi konstatis, ke la demokratio bone funkcias sine de SAT. Mi ankaŭ konstatis, ke kaj la prelegoj kaj la laborkunsidoj estis en ĉi tiu loko disciplinataj per la apero de tri koboldo-bildoj (bretonaj, kompreneble!) verda, oranga kaj fine ruĝa avertantaj pri la proksimiĝo kaj fino de la planita tempo, kaj tio funkciis! Bonorde!

 

    Do mi diligente profitis la okazon kaj povis malkovri, kiel funkcias interne SAT (kaj ke ne plu ekzistas personaj problemoj, kiuj laŭdire plagis ĝin dum epoko), kaj ekkonis ties problemetojn kaj problemegojn. Pri ĉio tio mi ne parolos, nek detalos la disvolviĝon, nek la programon (unue ĝi troveblas en la reto, due por kongreso ne onta sed inta, kiu utilo?) – tio estus tro longe. Mi nur aludos kelkajn signifopezajn punktojn, elektitajn laŭ mia bontrovo.

 

    Do, mi daŭrigas, krome kaj krone estas iu distra parto, kaj ŝajnas, ke almenaŭ duono de la partoprenantoj venis nur por la turisma kaj distra programo. Vizitoj ja estis bonkvalitaj. Kaj tiuokaze mi konstatis, ke paradokse la ununura momento, kiam mi aŭdis paroli pri klasbatalo, kaj pri la rolo de la tielnomata "tutmondiĝo": utiligata de la investantoj por maksimumigi la ekspluatadon de homoj kaj siajn profitojn, estis el la buŝo franclingva de la prezentistino en la vizito de eksa ŝtonminejo de granito en Le Hinglé! Cetere mi ekvidis de ties remparoj la belan urbon Dinan, kaj perditan funde de arbaro, fine de longa rubusoberoriĉa pado, belegan, sorĉan lokon, kiu ludonas loĝejojn por turistoj, kaj kiun mi tre rekomendas: tio estas mirinda paradizo! (Mi ĵuras, ke mi ne ricevis ŝmirmonon, nek estas akciulo en ĝi!)

 

    Do en tiu distra parto enestis ankaŭ teatro – tre originala teatraĵo, pri la imperiestro Karakalo, ege burleska kaj plena je vortludoj (tiom komplikaj, ke ili ĉiufoje haltigis la prezentadon – kun subita rigidiĝo kaj senmoviĝo de la aktoroj dumtempe! – kaj zorge montris la tekston sur ekrano, por ke la spektantoj povu pli bone kompreni ilin.

 

 

    Mi malkovris, ke Miguel Fernández, specialisto pri la hispana poezio, kaj mem poeto, ankaŭ scipovas kanti flamenco-stile tre bele kaj efekte! Li ankaŭ kantis plurajn hispanajn kantojn Esperante. Unu el ili elvokis Madridon de 1936-39 kaj ties popolon respublikanan kuraĝe rezistantan sub la bomboj de la faŝistoj, kanto kiu ne povis manki elvoki la aktualaĵojn! sufiĉus anstataŭigi Madridon per Doneck aŭ Lugansk.

 

    Ankaŭ en la prelegoj mi vidis timigan grafikaĵon, kiu montris du kurbojn: tiun de la hektaroj bezonataj por nutri la kreskontan homaron, kaj tiun de la restantaj kultiveblaj hektaroj, malaltiĝantan, kaj -ĝontan, pro dezertigo, erozio, subbetonigo, kaj, vi divenas, ke baldaŭ la kurboj kruciĝos… En la sama prelego, oni kalkulis, ke pro sia ekonomia kresko, en 2030 sola Ĉinio bezonos la tutaĵon de la teraj riĉfontoj… Ne necesas aldoni, ke ni iras rekte al 3a mondmilito! Kaj tial okazas ekde nun aferoj, kiel tiuj nun en Ukraino.

 

    Mi eksciis, ke inter la ĉeftemoj de la venontaj numeroj de Sennaciulo estos "Ukraino", kaj ke pri tiu en SAT "la opinioj estas diversaj kaj kontraŭaj". Nu, tio mirigas min, ĉar kiel SAT-ano, kiu ajn estas ties tendenco, povus havi bonan opinion pri la Kievaj puĉistoj: ekstremdekstruloj venintaj al la potenco helpe de la usonaj sekretservoj, submetitaj al malsocialaj planoj de Internacia Mon-Fonduso, kaj bombantaj terorisme la loĝantojn de Doneck kaj Lugansk?

 

    Foje la lingva kono ne estis bona; ekzemple, vidante du virojn interkisi por saluto (kio cetere estas en certaj familioj kaj certaj regionoj tute tradicia kaj banala), iu miriĝe diris "Du homoj, kiuj interkisas!" Min ŝokis pigraj francismoj kiel promocio anstataŭ akcelo, aŭ transmisio anstataŭ transdono.

 

    En la libroservo mi bedaŭrinde ne trovis la tre interesajn librojn, kiujn eldonis (107 titoloj!) alia maldekstrula esperantista societo: Monda Asembleo Socia, el kiuj mi revis aĉeti kelkajn.

 

    Mi vidis diversajn personojn, pli aŭ malpli konatajn de SAT.

 

    La ĉeestintoj estis tre plimulte francoj, nur 25% venis de aliaj landoj! 12 hispanoj, unu serbino, nur kvar britoj. Unu paro venis el … Aŭstralio! Jen fervoraj SAT-anoj!

 

    Kaj la lastan tagon mi vidis, ke venis en la kongresejon viro el Islando (ja kun la islanda flago sur la sako), kiu estis vera sozio de Zamenhof! Halucine! Mi ne scias, ĉu intence, sed mi konjektas, ke li iom kokete helpis la naturon, sed kaj la barbo, kaj la lipharoj, la vizaĝo, la okulvitroj, eĉ la kalvaĵo estis tiuj de Zamenhof! Kaj eble la plej mirinda afero estis, ke neniu ŝajnis mirigita.

 

    La venonta kongreso okazos en Nitra, Slovakio.

 

Roland Platteau

La kongresa grupfoto de José Maria Salguero

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/09/240sat/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments