El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio volas pli multe subteni la laborojn de UN

| 2014-10-10
Bookmark and Share


Liu Jieyi (la dua de dekstre) faras paroladon en la kunveno de la 69-a Ĝenerala Asembleo de UN.

 

    La 7-an de oktobro Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris en la kunveno de la 69-a Ĝenerala Asembleo de UN pri ekzameno de la raporto pri ties laboro, ke en la pasinta jaro, UN akiris evidentajn fruktojn en ĉiuj flankoj. Ĉinio volas, kune kun aliaj membrolandoj, pli multe subteni al UN.

 

    Kiam la temo tuŝis la varmajn problemojn de iuj regionoj, Liu Jieyi diris, ke Ĉinio subtenas la laborojn fare de Irako en defendo de la suvereneco, sendependiĝo kaj teritorio de la lando, Ĉinio alvokas ke oni multigu humanecajn subtenojn al Irako, helpu al la popolo de tiu ĉi lando trapasigi la malfacilojn kaj realigi la pacon kaj la stabilecon en la lando. Oni devas ĉesigi la konfliktojn kaj perfortojn en Serio kiel eble plej frue, Ĉinio esperas ke diversaj flankoj de Serio haltigos la pafadon kaj rekomencigos la interparolon kaj ke ili trovos ekvilibran vojon kiu estos ĉerpita el bonaj spertoj de la internacia socio kaj aliaj lokoj, akordita al la ŝtata situacio de la lando kaj samtempe agordas la interesojn de diversaj flankoj.

 

    Li diris, Ĉinio persiste oponas terorismon de ĉiuj formoj, kaj subtenas la internacian socion kunage trakti la malicon de terorisma forto laŭ la rilataj decidoj de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN kaj sur la bazo de respekto al la Ĉarto de UN kaj al la internaciaj rilatoj. Ĉinio alvokas, ke ĉiuj flankoj de Ukrainio praktike plenumu la batalhaltan interkonsenton de Minsko, serĉu politikan solvon kun ĉiuflankecon, daŭrigecon kaj ekvilibrecon per interparolado kaj intertraktado, kaj por tio UN devas ludi sian rolon.

 

    Liu Jieyi esprimis la starpunkton de Ĉinio ankaŭ pri la evoluado post la jaro 2015, la klimata ŝanĝiĝo, la reformado de UN kaj aliaj temoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments