El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2014-10-10
Bookmark and Share


Cai Mingzhao (la dua de maldekstre) kaj eksa germana kanceliero Gerhard Schroeder (la dua de dekstre)

 

    La 8an de oktobro la plurlingva libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio debutis en la Frankfurta Librofoiro por helpi la internacian komunumon kompreni la ideojn kaj strategiojn en regado de Ĉinio.

 

    La libro, kiu estis kune kompilita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Partia Literatur-esplora Oficejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, estas legebla en la lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana, japana kaj aliaj. La libro havas 18 kategoriojn, konsistantajn el 79 liaj paroloj, konversacioj, prelegoj, respondoj al demandoj, aproboj, gratulaj leteroj ktp inter la 15a de novembro 2012 kaj la 13a de junio 2014 kun 45 liaj fotoj en diversaj periodoj.

 

    Cai Mingzhao, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la debut-ceremonio, ke de post la 18-a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio pli da fremdlandanoj esploras la ĉinan disvolvan vojon, kaj priatentas la influon en la tuta mondo alportitan de la ĉina disvolviĝo. La libro kolektas la pensojn kaj praktikojn de Xi Jinping kaj la centra ŝtatgvidantaro, respondas la internacian komunumon pri demandoj pri moderna Ĉinio, kaj malfermas fenestron por observi kaj kogni la modernan Ĉinion.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments