Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Esperanto kaj multlingvismo

| 2014-10-10
Bookmark and Share


La paneldiskuto en Krynica (de maldekstre): Edmund Wittbrodt, Stefan MacGill, Seán Ó Riain, Jan Figeľ, Jozef Reinvart. (Foto: Peter Baláž)

 

    La ekonomia forumo en la pollanda urbeto Krynica estas tradicia aranĝo de Centra Eŭropo, kiu traktas la mondon de la financa flanko, sed ne nur. Jam la 24an fojon ĝi okazis, ĉi-foje inter 2a kaj 4a de septembro, kun partopreno de pli ol du miloj da diversaj aktivuloj de politika, ekonomia, ĵurnalista, socia kaj kultura vivo.

 

    Jam la naŭan fojon ankaŭ Esperanto estis videbla en la forumo danke al la bonaj kontaktoj de Halina Komar kun la ĉeforganizanto. Esperanto rajtas tiun ĉi aranĝon partopreni eĉ senpage, ŝparante tiel milojn da eŭroj, kiom kutime tia ĉeesto kostas.

 

    La oficialaj lingvoj de la forumo estas la angla, pola kaj rusa, kun simultana tradukado por ĉiuj el la dekoj da programeroj.

 

    Du pintaj eŭropaj politikistoj akceptis inviton kaj diskutis la temon de multlingvismo en la panelo de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) en la 24a Ekonomia Forumo en Krynica. Dum 90 minutoj oni priparolis la temon "Multlingvismo en Eŭropo: ebloj por ĝia konservado".

 

    La diskuton partoprenis: Jan Figeľ (vicprezidanto de la Nacia Konsilio de Slovakio), Edmund Wittbrodt (pola senatano, antaŭa edukministro de Pollando), Seán Ó Riain (prezidanto de EEU), Stefan MacGill (vicprezidanto de UEA), Jozef Reinvart (konsilisto en la slovakia ministerio pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj).

 

    La gvidanto de la kunsido estis Seán Ó Riain. Komence li prezentis la panelanojn, oni projekciis la kantadon de la Eŭropa himno en Esperanto, poste liaj enkondukaj vortoj traktis tri temojn: la financajn, propedeŭtikajn (lernfaciligajn) kaj kulturajn argumentojn por Esperanto.

 

    Sekvis vortoj de Ján Figeľ: "Unuavice oni povas imagi, ke lingvaj demandoj ne prioritatas en Eŭropo, kun gravaj sekurecaj zorgoj por prizorgi, sed en la longa daŭro ili gravegas. Ni devas nepre protekti la multlingvecon; se ni perdos tion, ni perdos pli ol ni povas imagi".

 

    Edmund Wittbrodt cerbumis pri ebla rolo por Esperanto en EU: "Ni devas pripensi la sekvojn. se ni enkondukus Esperanton al la lingva mikso en Eŭropo – ĉu tio kreskigus aŭ malkreskigus la lingvan diversecon? Povus esti, ke ĝi alportus riĉigon. Ĉe teknikaj universitatoj en Pollando 75% el la finstudintoj elektas studi lingvojn, plejparte la anglan, sed ankaŭ la germanan aŭ francan – sed ne sen problemoj. Pri la propedeŭtika valoro, konstateblas, ke kono de la latina lingvo portas faciligon lerni aliajn lingvojn; ĝuste ĉe Papo Johano-Paŭlo la 2a, lia frua kono de la latina simpligis la vojon por liaj multlingvaj kapabloj. Esperanto, estante pli facile lernebla, povus liveri similan rezulton – se jes, ĝi kontribuas al lingva riĉigo".

 

    Stefan McGill ripetis resume la propedeŭtikan valoron de la lingvo, sed asertis, ke ĝiaj interkulturaj valoroj devas esti egalmezure emfazataj kaj eluzataj, unue, la propraj kulturaj valoroj de la lingvo, evoluigitaj tra la 120-jara periodo, sed egale, aŭ pli grave, ĝia kapablo funkcii kost-efike kiel ponto inter aliaj kulturoj.

 

    Jozef Reinvart, kiu parolis en la fino, komencis siajn komentojn per cito de statistikoj el Eurobarometer, kiuj montras, ke la lingvoakirado mezurita en 2012 diversmezure falis, kompare kun la analizoj el 2005. Li citis rekomendojn de laborgrupo pri subteno de multlingvismo, en kiu li partoprenis, prezentitaj en 2011 al la Eŭropa Komisiono. La laborgrupo pledis por pli da esploroj pri la lingva pedagogio, la rolo de la ekzamenado, la propedeŭtika valoro de diversaj lingvoj, malpliigo de la rolo de la angla lingvo, cele al pli justa pritakso kaj protekto de ĉiuj el la lingvoj en la Eŭropa Unio.

 

    La tuta sesio estis video-registrita, kaj post la necesaj teknikaj prilaboroj ĝi estos publike alirebla por la regantoj de la angla, kio certigos al ĝi vastan publikon.

 

    La diskuto estis motiviga kaj certe promesplena – efektive unuafoje EEU sukcesis havi en sia panelo du gravajn politikistojn.

 

    La diskutoj postpanelaj alportis la ideon aranĝi venontjare eĉ Viŝegrad-landan partoprenon (politikistojn de la Viŝegrada grupo: Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario).

 

    Ankaŭ jam tradicie la nian partoprenon subtegmentas EEU, kiu prizorgas kaj la standon kaj la diskut-panelon dum la tuta forumo. Ĉeeste ĉi-foje kontribuis ankaŭ UEA.

 

    La informantoj kaj prizorgantoj de la stando estis ĉi-jare tri aktivuloj de E@I: Peter Baláž (Slovakio), Dorota Rodzianko (Pollando) kaj Matthieu Desplantes (Francio). La partopreno de la Esperanto-teamo en la Forumo ricevis financan subtenon de UEA, Etsuo Mijoshi, ESF kaj la fondaĵo "Esperanto Internacia".

 


Peter Baláž, Dorota Rodzianko kaj Matthieu Desplantes ĉe la Esperanto-stando de EEU dum la Ekonomia forumo en Krynica

 

    En la budo estis disdonitaj centoj da informiloj pri Esperanto (en la tri oficialaj lingvoj de la Forumo), proponita estis ankaŭ eta kvizo pri Esperanto, kiu allogis plurajn preterpasantojn.

 

    Krome, EEU kaj E@I informis vaste ankaŭ pri sia nova projekto lingvo.info – multlingva retejo pri lingvoj de la Eŭropa Unio, kiu ĵus estis lanĉita. Tiu ĉi projekto ankaŭ volas prezenti (tute kongrue kun la ĉeftemo de la EEU-panelo), ke Esperanto kaj esperantistoj ja emas kaj volas subteni vastan multlingvismon. Tiu ĉi retejo estas unu el klaraj pruvoj por tio.

 

Peter Baláž

Estrarano de EEU

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/09/240krynica/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments