El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis granda tertremo en la provinco Yunnan de Ĉinio

| 2014-10-11
Bookmark and Share


Maljuna virino post ricevo de savmaterialo sendita al la tertreme plagita loko

 


Disdonado de trinkakvo al suferantoj de la tertremo

 

    La 7-an de oktobro en la gubernio Jinggu de la provinco Yunnan en sudokcidenta parto de Ĉinio okazis 6.6-grada tertremo, kiu ĝis la 9-a de oktobro suferigis 111.2 mil homojn, mortigis unu homon kaj vundis 332 homoj, el kiuj 8 suferas de serioza vundiĝo, kaj 56 880 homoj estis urĝe transloĝitaj. En la sama tempo la urba servo, la akva sistemo, la transportado kaj 7 akvorezervejoj damaĝis en malsamaj gradoj.

 

    Post okazo de la tertremo, la urĝa savtaĉmento veturis al la loko plagita de la katastrofo por fari savadon. Ĝis nun, oni jam sendis al la tertreme plagita loko 11 mil tendojn, 11mil vatitajn litkovrilojn, 10 mil faldeblajn litojn, 11 mil vatitajn vestojn, 10 mil vestojn kaj 10.5 mil kolorajn tukojn.

 

    La savtaĉmento estis dividita en 3 grupoj por transporti materialojn, ripari danĝerajn domojn kaj starigi tendojn. Ankaŭ sociaj asocioj kaj volontuloj helpas por aranĝi la viktimojn, al kiuj bonkoraj loĝantoj volonte liveras senpagajn manĝaĵojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments