El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pasporta Servo 3.0 - Intensa laboro por nova retejo

| 2014-10-13
Bookmark and Share

    Ekde la komenco de septembro ni duope programas. Ni komencis per forviŝo de la ĝisnuna laboro kaj ekprogramado sur pli sanaj bazoj:

 

    - Ekuzo de Twitter Bootstrap por rapida dezajno;

 

    - Pli fleksa datumbaza strukturo;

 

    - Malfacila decido nur uzi la anglan ene de la kodaro kaj dokumentaro.

 

    Tio estis necesa por faciligi la kunlaboron kun mia amiko, kaj por limigi la bus-faktoron. Ĉiukaze, la retejo uzos 100-procente nur Esperanton, kompreneble.

 

    La aplikaĵo estas 'uzebla' nun. Eblas aldoni, redakti, serĉi lokon... Jam estas ileto por malebligi spam-kontan kreadon, de la tipo mielpoto. Sed restas multe da laboro ĝis la publika beta-versio.

 

    La datumoj ankoraŭ ne estas en la nova datumbazo, sed ni progresas. En komenco de oktobro la krudaj datumoj verŝajne estos pretaj por la administrantoj por purigi.

 

    Vi povas sekvi la laboron ĉi tie:
https://bitbucket.org/batisteo/pasportaservo/commits/

 

    Mi esperas, ke dum novembro ni malfermos la novan retejon!

 

    Ĝis poste,

 

Baptiste Darthenay

baptiste@darthenay.fr

(el ret-info)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments