El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 6-a Konferenco de la Hamburga Pintkunveno de la Ĉina-Eŭropa Forumo

| 2014-10-13
Bookmark and Share


Li Keqiang en prelego

 

    La 10-an de oktobro en Hamburgo de Germanio inaŭguriĝis la 6-a Konferenco de la Hamburga Pintkunveno de la Ĉina-Eŭropa Forumo. La konferencon ĉeestis Xavier Bettel, ĉefministro de Luksemburgo, Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, kaj aliaj pli ol 500 homoj el la rondoj politika, ekonomia kaj scienca. Ili diskutis pri fokusaj temoj pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    En sia inaŭgura parolo Fritz Horst Melsheimer, prezidanto de la Hamburga Asocio de Komerco, diris, ke la hamburga pintkunveno jam fariĝis ĉefa platformo por interŝanĝo inter Ĉinio kaj Eŭropo, la ĉi-foja pintkunveno utilos al kompreno pri tio, ke kian influon donos al Eŭropo kaj al la mondo la ĉinaj metodoj de la reformado, kiuj estis praktikitaj ekde la pasinta oktobro.

 

    Dum la 2-taga konferenco la ĉeestantoj diskutis pri gravaj temoj, kiaj la estonta tendenco de la ekonomia sistemo de Ĉinio, kresko de investo de Ĉinio al Eŭropo, kiel okcidentaj landoj partoprenos en la procezo de la urbanizado de Ĉinio, la estonta tendenco de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, la verda vojo de la ĉina ekonomio ktp. Krom tio la Hamburga Asocio de Komerco unuafoje invitis gvidantojn de junuloj el Ĉinio kaj tiuj el Eŭropo al la forumo de junulo-gvidantoj dum la pintkunveno.

 

    Tagmeze de la 11-a de oktobro ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la konferencon kaj faris ĉefteman prelegon sub la titolo "Starigu novan modelon pri reciproka utilo kaj komuna gajno".

 

    Li emfazis, ke nun Ĉinio kaj Eŭropo ambaŭ troviĝas en la ŝlosila periodo de disvolvado, la du flankoj devas kune projekti la "grandan ŝaktabulon" por komerca disvolvado, antaŭenpuŝi investadon sur "rapidtrafikan vojon", malfermi "profundajn marojn" por kreivo kaj kunlaboro kaj kune trakti tutglobajn defiojn. Li diris, ke Ĉinio volontas intensigi interŝanĝojn kun Eŭropo en eduko kaj kulturo por plue profundigi kaj stabiligi la rilatojn inter la du flankoj.

 

    La Ĉina-Eŭropa Forumo stariĝis en la jaro 2004. Ĝi estas grava platformo por ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments