El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio ne akceptas la kondiĉojn de Ĉinio por okazigi intervidiĝon

| 2014-10-13
Bookmark and Share


Dokumenta bildo: Shinzo Abe vizitas la sanktejon Yasukuni.

 

    La 12-an de oktobro raportis japana amaskomunikilo, ke Ĉinio lastatempe konfirmis la interkonsenton por akcepti Japanion en la intervidiĝo de la dulandaj ŝtatestroj. La interkonsento proponis, ke Ĉinio kaj Japanio akceptu la disputon pri la insularo Diaoyu, kaj japana ĉefministro Shinzo Abe promesas ne viziti la sanktejon Yasukuni. Abe decidis ne viziti la sanktejon Yasukuni de la 17-a ĝis la 20-a de oktobro, kiam okazos en ĝi la aŭtuna memoragado. Li opiniis, ke Ĉinio nepre oponas kontraŭ lia vizito al la sanktejo Yasukuni, kaj tio malhelpas la dulandan intervidiĝon dum la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK), kiu okazos en Pekino en la venonta monato.

 

    Ŝajne Japanio pozitive subtenas la intervidiĝon, sed ĝi ne povas akcepti la du kondiĉojn proponitajn de Ĉinio. La japana registaro opinias, ke Ĉinio ne devas krei kondiĉojn. Laŭ komento de japana amaskomunikilo, Ĉinio esperas cedon de Japanio en la problemo pri la insularo Diaoyu kaj en tiu pri la vizito de japanaj altrangaj gvidantoj al la sanktejo Yasukuni, sed Abe alvokas senkondiĉan intervidiĝon. La du flankoj ankoraŭ havas grandan diverĝon.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments