El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina ŝipo "Haixun 01" "revenis hejmen"

| 2014-10-14
Bookmark and Share


La ŝipo "Haixun 01" revenis al Ĉinio.

 

    Matene de la 12-a de oktobro la ŝipo "Haixun 01" de la Ŝanhaja Administracio por Sekureco de Maroj, kiu finis serĉadon de la aviadilo MH370 sur suda Hindia Oceano okcidente de Aŭstralio, revenis al ĉina haveno en Ŝanhajo.

 

    La 10-an de marto la ŝipo "Haixun 01" ekveturis por fari serĉadon de la aviadilo. Dum la pasintaj 216 tagoj ĝi navigadis je 22 371 marmejloj, trapasis la Orientan Maron kaj la Sudan Maron, trapasis la markolojn Malako kaj Sund kaj la ekvatoron, veturis al okcidento de Indonezio kaj fine al suda Hindia Oceano, plenumis serĉadon je 245 624 kvadrataj metroj. Ĝi kreis rekordojn de la plej longtempa veturado, la plej longdistanca veturado, la unuafoja atingo de maroj kun alta latitudo en la suda hemisfero por serĉado kaj la unuafoja funkciado kiel ĉeloka komandanto en grandskala serĉado eksterlande.

 

    Nun la serĉado de la aviadilo MH370 eniris en la periodon de komerca serĉado en profunda maro. Ĉinio tenos la mekanismon de longdistanca telefon-kunveno en ĉiu semajno kun la Reguliga Centro de Aŭstralio kaj daŭre sendos rilatajn homojn al Aŭstralio por partopreni en la serĉado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments