El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj flugpilkistinoj refoje gajnis la duan lokon de la Monda Ĉampioneco

| 2014-10-14
Bookmark and Share


Ĉinaj flugpilkistinoj post gajno de la dua loko de la Monda Ĉampioneco

 

    Fruamatene de la 13-a de oktobro laŭ la pekina tempo, estis plene finita la Monda Ĉampioneco 2014 en Milano. En la fina konkurso, ĉinaj flugpilkistinoj forte batalis kontraŭ tiuj el Usono, sed bedaŭrinde malvenkis per la rezulto 1:3. Malgraŭ malsukceso al la ĉampiono, la ĉina teamo kreis la plej bonan rezulton en la pasintaj 16 jaroj, ĉar la lasta fojo kiam ili akiris la duan lokon estis en la jaro 1998. De tiam, ĉinaj flugpilkistinoj ne povis eniri en la finalon.

 

    Al la ĉijara ĉampioneco Ĉinio sendis 14 sportistinojn, el kiuj 9 naskiĝis post la jaro 1990 kaj la plej aĝa flugpilkistino estas 27-jara. Kvankam ili estas junaj kun malriĉa sperto de mondaj konkursoj, tiuj virinoj prezentis al la mondo la spiriton de la ĉinaj flugpilkistinoj.

 

Redaktoroj : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments