Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La ekologia revolucio en la urbo Guiyang

| 2014-10-14
Bookmark and Share

de MA LI

 

    Guizhou en la sudokcidenta regiono de Ĉinio estas unu el la provincoj ekonomie malpli prosperaj. Guiyang estas ĝia ĉefurbo. La "Familioj sur Klara Akvo" estas la unua plansetlejo energio-ŝpara en la provinco. Maljuna sinjoro Zhao Xuezhong estas tre fama modelo en medi-protektado de la plansetlejo. La lampoj apartenas al tipo energio-ŝpara, kaj ĉiu krano havas akvoŝparan valvon en la hejmo de Zhao. Eĉ iomete da akvo, elektro kaj papero estas ne malŝpareblaj laŭ li.

 


Verdeco en la centro de la distrikto Wudang en la urbo Guiyang

 

    En la kvin jaroj de post la konferenco pri ekologia civilizacio en la urbo Guiyang en la jaro 2009 ĝis la Internacia forumo pri ekologia civilizacio en la urbo Guiyang en la jaro 2014, La ideo ŝpari energion kaj protekti medion iom post iom iris en familiojn de ordinaraj homoj kaj fariĝis la ĉefa temo de urba disvolviĝo en la urbo Guiyang.

 

    La unuaj diĝitaj rubujoj en la tuta lando

 

    60% da loĝantoj partoprenas en la aktivado ordigi la forĵetindaĵon laŭ specoj en la plansetlejo "Montaro kaj Akvo" de la urbo Guiyang. La tieaj loĝantoj ĉiumonate senpage akiras de la plansetlejo 45 aparte ruĝajn, verdajn kaj nigrajn rubsakojn, sur kiuj estas striokodo. El tiuj sakoj la ruĝa konvenas por la kuirejaj forĵetindaĵoj, la verda por la reutiligeblaj forĵetindaĵoj kaj la nigra por la aliaj forĵetindaĵoj. Kiam oni volas meti forĵetindaĵon en la rubujon, ili unue skanas la striokodon per la diĝita rubujo, poste ili pesas la forĵetindaĵojn sur la rubujo, kaj tiam la koncerna pordo de la rubujo aŭtomate malfermiĝas, por ke oni enmetu la forĵetindaĵojn. Tio estas la diĝita rubujo unue fabrikita en la tuta lando. La diĝita rubujo ne nur donas oportunecon al la loĝantoj enmeti forĵetindaĵon kaj plialtigas la kolektan povon, sed ankaŭ malpliigas la elspezojn de la entreprenoj por laborantoj kaj ekipaĵoj.

 

    La loĝantoj uzantaj la diĝitan rubujon akiras ankaŭ enspezon de poentoj. Sinjoro Zhang Yunbo, loĝanto en la plansetlejo "Montaro kaj Akvo" diris al mi, ke oni enspezas poentojn per metodo meti forĵetindaĵojn en rubujon laŭ speco. Ili enspezas poentojn valorajn je kvin cendoj por kilogramo da kuirejaj forĵetindaĵoj kaj dek cendoj por reutiligeblaj forĵetindaĵoj. En la vendejoj de la plansetlejo ili povas ŝanĝi varojn aŭ rabatigi la pagon per enspezitaj poentoj.

 

    Konstruado de purigejo por eluzita akvo

 


En la vilaĝo de la nacio Buji en la distrikto Pianpo de la urbo Guiyang

 

    Multajn vojaĝantojn el aliaj lokoj allogas la speciale etnaj loĝeĵoj de la nacio Buji kaj freŝa aero en la buji-nacia urbeto Pianpo en la urbo Guiyang, tamen lokano Chen Shenghai diris al mi, ke estis tute male antaŭ kvar jaroj. "Tiam ĉie ĉi tie estis akvo eluzita pro vivbezono." Granda ŝanĝiĝo okazis en marto de 2010, kiam aktivado purigi la kamparon estis iniciatita kiel eksperimenta regiono de ekologio en la urbo Guiyang, kaj oni solvis la problemon purigi la eluzitan akvon per konstruado de akvopurigejo. Nun ĉiutage cent tunoj da eluzita akvo estas purigita en la purigejo granda je sescent kvadrataj metroj, kaj la eluzita akvo atingas la normon por akvumado per multfoja filtrado. "Per purigo de la eluzita akvo, oni plibeligas ankaŭ la medion kaj prosperigas la aferojn de turismado kaj feriado." diris Chen Shenghai.

 

    Mil vilaĝoj estas lumigitaj de lampoj el suna energio.

 


En la parko Huaxi de la urbo Guiyang

 

    En la lastaj jaroj modelaj projektoj de la ekologia civilizacio senĉese aperas en la urbo Guiyang. Dum la periodo de la unua konferenco en la urbo Guiyang pri la ekologia civilizacio en la jaro 2009, Toni Buler, la eksa prezidento de Britio, kaj Li Lianjie, fama luktisto de Wuŝuo kaj iniciatinto de la Fonduso Unu, kune iniciatis la projekton "lumigi mil vilaĝojn per sun-energiaj lampoj". La vilaĝo Baigong en la distrikto Huaxi fariĝis la unua modela vilaĝo de la projekto. Nun jam ekplenumiĝis la projekto "lumigi mil vilaĝojn" en multaj vilaĝoj de la distriktoj Huaxi kaj Wudang, kaj la gubernioj Kaiyang kaj Xiuwen, kaj instaliĝis la vojlampoj de LED por vilaĝanoj. La vojlampoj uzis la LED-lumigan sistemon de suna energio, kaj konvertis la sunan energion en la elektran povon por solvi la problemojn pri la lumigo de la vilaĝoj dum la nokto. Tio plibonigis la kondiĉon de paŝado por homoj dum la nokto kaj samtempe akcelis la popularigon kaj disvolvon de novtipa mediprotekta ideo en la kamparo.

 

    La unua juĝejo pri medi-protektado en la tuta lando

 

    Samtempe, la konstruado de la ekologia civilizacio dependas de la leĝa protektado. Frue en la dudeka de marto de 2007 oficiale funkciiĝis tribunalo pri mediprotektado de la Guiyang-a Mezklasa Popola Juĝejo kaj la tribunalo de la popola juĝejo pri medi-protektado en la urbo Qingzhen, Guiyang estas la unua urbo, kie oni protektas la vivakvon kaj arbaron per la leĝo.

 


Pontoj super rivero kaj inter verdaj montoj

 

    La Regularo akceli konstruadon de la ekologia civilizacio en la provinco Guizhou estis oficiale lanĉita en la unua de marto de 2014, kaj tio estas la loka leĝo pri konstruado de la ekologia civilizacio. La leĝo difinis la normon ekologian kaj la sistemon pri monhelpo en la medi-protektado, kaj ankaŭ novajn normojn forigi la ekzamenon pri GDP en la ekologie postiĝintaj gubernioj kaj aldoni la proporcion de verdaj aferoj kaj aliaj.

 

    Laŭ la urba projekto de la urbo Guiyang, la lasta fariĝos bonhava urbo en la jaro 2015 kaj modela urbo tutlanda en la aferoj de la ekologia civilizacio en la jaro 2020.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhu Mingyi

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments