El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kiam, kie, kio okazas? - Internacia Esperanto-Kalendaro

| 2014-10-14
Bookmark and Share

 

    Internacia Esperanto-Kalendaro – listo pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj!

 

    Kiam, kie, kio okazas? – La "Internacia Kalendaro" listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝemajn esperantistojn kiel partoprenantoj.

 

    La Kalendaro havas du ĉefajn avantaĝojn:

 

    Individuaj esperantistoj povas trovi en unu loko la ĉefajn informojn pri ĉiuj Esperanto-aranĝoj, kun iliaj retejoj kaj kontakt-adresoj de la organizantoj. Krome, oni povas vidi la date najbarajn aranĝojn kaj efike plani sian vojaĝadon.

 

    La organizantoj (krom efike reklami sian aranĝon) povas informiĝi pri datoj de tempe kaj geografie proksimaj renkontiĝoj, kaj povas eviti koliziojn.

 

    Registru vian aŭ ajnan mankantan renkontiĝon senpage kaj simple, pere de formularo en la komenco de la kalendara listo.

 

    Registru ankaŭ la malgrandajn, lokajn renkontiĝojn, ja tio donas ŝancon por eventualaj eksterlandaj esperantistoj, ĝuste tiutempe turismantaj en la proksimeco trovi kontakton kaj partopreni vian aranĝon...

 

    La Internacian Kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto. La Kalendaro funkcias ekde 1996, kaj enhavas jare ĉ. 250 Esperanto-aranĝojn.

 

    Kiel vi povas helpi?

 

    - Per registrado de aranĝoj: informu pri mankantaj aranĝoj, aŭ sendu korektojn/aktualigojn pri ili!

 

    - Helpu diskonigi la Kalendaron! Aperigu ĝian emblemon kaj faru ligilon al ĝi en via retejo!

 

    - Ŝatu aŭ kundividu la kalendaran retejon en sociaj retoj kiel Facebook!

 

    Se vi ŝatus esti regula kunlaboranto en nia teamo kun redaktora rajto, bv. kontakti nin: Szilvási László, szilvasi@eventoj.hu

 

    Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

 

    Ni dankas vian helpon, kaj ĝuu la Kalendaron!

 

    Kore,

 

László Szilvási, LS

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments