El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jean Tirole akiris Nobel-premion pri Ekonomio

| 2014-10-14
Bookmark and Share


Jean Tirole

 

    La 13-an de oktobro la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj anoncis, ke Jean Tirole akiris Nobel-premion pri Ekonomio de la kuranta jaro por honori lian kontribuon en la esplorado pri merkata forto kaj reguligada kampo.

 

    La akademio diris, ke Jean Tirole elpensis la "Sciencon de rego kontraŭ monopola entrepreno", sub lia teorio, registaro povas pli taŭge stimuli monopolajn entreprenojn altigi sian produktan efikon kaj samtempe bremsi ilin damaĝi konkurencon kaj konsumantojn. Ekde la 1980-aj jaroj li komencis studi pri monopolaj entreprenoj, kaj diris, ke la registaro devas solvi la problemojn de informfonta malekvilibreco, neŭtraleco kaj aliaj, bone ludi la rolon de reguliganto kaj fari konkretajn proponojn kaj agojn al iuj gravaj rondoj, ekzemple la telekomunikaj entreprenoj kaj bankoj.

 

    Jean Tirole naskiĝis en Francio en la jaro 1953, li doktoriĝis pri ekonomio en la jaro 1981 el la Teknologia Instituto de Masaĉuseco. Nun li estas unu el la respondeculoj de la institucio pri industria ekonomio kaj direktoro de la Ekonomia Instituto sub la Universitato de Toulouse de Francio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments