El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang komencis la vizitadon al Italio

| 2014-10-16
Bookmark and Share


Matteo Renzi kaj Li Keqiang en la akcepta ceremonio

 

    La 14-an de oktobro Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, atingis Romon kaj komencis sian oficialan vizitadon al Italio laŭ la invito de Matteo Renzi, ĉefministro de Italio. Renzi okazigis bonvenigan ceremonion en la flughaveno. 图 1

 

    Posttagmeze de la sama tago, Li Keqiang intervidiĝis kun Giorgio Napolitano, prezidento de Italio. Vespere Li Keqiang interparolis kun Matteo Renzi, kaj ili kune akceptis raportistojn.

 

    Tiuvespere, la du ĉefministroj intervidiĝis ankaŭ kun reprezentantoj de Ĉinio kaj tiuj de Italio, Li Keqiang alte taksis la fruktojn atingitajn de la ĉin-itala entreprenista komitato kiu estis starigita antaŭ 4 monatoj. Li diris, ke ĉi-foje la entreprenoj de la du landoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun la totala sumo de pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj, laŭ la strukturo de la kunlaboraj interkonsentoj, la plejparto de ili temas pri reciproka investado kaj kunagoj en la kampo de tekniko aŭ en tiu de financo, tio signifas, ke la kunlaborado inter Ĉinio kaj Italio superis simplan negocadon kaj montras la altkvalitecon kaj altnivelecon.

 

    Laŭ la invito de José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Organizaĵo de UN pri Nutrado kaj Agrikulturo, Li Keqiang faros prelegon en ĝia ĉefsidejo en Romo.

 

    Laŭ la invito de Herman Van Rompuy, la unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Matteo Renzi kaj José Manuel Durão Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Li Keqiang ĉeestos al la 10-a Azi-Eŭropa Pinta Konferenco, kiu okazos en Milano.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments