El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Pekino inaŭguriĝis la Jarkunveno de Forumo de Defioj

| 2014-10-16
Bookmark and Share


Inaŭgurita en Pekino la Jarkunveno de Forumo de Defioj

 

    La 14-an de oktobro en Pekino inaŭguriĝis la Jarkunveno de Forumo de Defioj, kaj ĝin ĉeestis pli ol 120 reprezentantoj el UN kaj el 30 landoj.

 

    Ĉi-foje la forumo kun la temo konstrui kapablon de paca konservo por respondi al diversaj defioj daŭros dum tri tagoj. Reprezentantoj en la forumo diskutos pri kelkaj temoj, ekzemple kiel plifortigi la kapablon de la packonserva taĉmento por trakti maltradiciajn defiojn, kiel protekti ilian sekurecon kaj vivon, kiel konstrui internacian kunlaboron pri la packonserva kapablo.

 

    La Forumo de Defioj, iniciatita de Svedio en la jaro 1997, esploras pri reformoj, disvolvado kaj defioj de la packonserva agado de UN. En la jaro 2004 Ĉinio sukcese gastigis la forumon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments