Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Bela hejmo de tuvoj en Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio

| 2014-10-16
Bookmark and Share

Herbejo fekunda borde de vojo


Teksto kaj fotoj de SHI GANG

 

    Hemu, ŝjango sub la gubernio Burqin, sidas ĉe la piedo de la monto Altajo en la nordo de la Xinjiang-a Urgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. En somero, sur la monto verdas herboj kaj belas floroj, kie brutaro kaj ŝafaro sin paŝtas.

 

    Hemu estas la plej granda administra regiono de tiu ĉi granda prerio, kaj samtempe lokas en la plej okcidenta parto de Ĉinio. Ĉi tie vivas la tuva popolo, kiu ankoraŭ havas sian unikan tradicion. En Hemu, la plej granda el la tri vilaĝoj, kie vivas tuvoj, etendiĝas la tero kun la areo de 3 040 kvadrataj metroj. En la tuta ŝjango vivas pli ol 1 800 homoj, el kiuj la plej multaj estas tuvoj (1 400 anoj) kaj kazaĥoj.

 

    Kiel la plej malnovaj nomadantoj en norda Ĉinio, la tuva popolo havas sian parolan lingvon sed ne la skriban. Ilia lingvo estas tre rara en Ĉinio. Ilia vivo dependas de la nomadado kaj ĉasado. La tuva popolo estas nomata "popolo en arbaroj" aŭ "tribo sur nuboj".

 

    En la pasintaj 400 jaroj, ili vivis en domoj faritaj el ligno, ĉe la bordo de la lago Kanas, kun tre natura vivmaniero -- rajdi ĉevalon, skii, danci kaj kanti. Nun ili ankoraŭ havas sian tradician filozofion de tribo kaj klano.

 

    Kleruloj opinias, ke ili estas posteuloj de Gengis Khano kiam li konkeris la okcidentan regionon; aliaj kleruloj opinias, ke ili migris de Siberio antaŭ 500 jaroj kaj estas la sama nacio kiel tiu de la Tuva Respubliko de Rusio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments