El Popola Ĉinio>头条新闻>

91-jara avino partoprenis en vestomontrado celebre al la 30-jariĝo de sia vilaĝo

| 2014-10-17
Bookmark and Share


91-jara avino (meze) en la vestomontrado

 


Jaŭ-naciaj avoj en tradicia vestaro dum la montrado

 

    La 14-a de oktobro estas la 30-a datreveno de la stariĝo de la Jaŭ-nacia Aŭtonoma Vilaĝo sub la gubernio Shanglin de Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, oni prezentis programerojn por celebri la tagon, 91-jara avino Wei Xiuqing faris vestan montradon pri tradicia vestaro de sia nacio kune kun la samvilaĝanoj kiuj estas preskaŭ samaĝaj kiel ŝi. La mirinda montrado de la logvivaj geavoj akiris senhaltan aplaŭdon de la spektantaro. La 91-jara modelino fiere diris: "Nun mia familio havas 5 generaciojn, miaj infanoj bone laboras kaj vivas, mi bone manĝas kaj loĝas, certe ni pli longe vivas!"

 

    Krom la vestomontrado, tiutaga programo inkludis ankaŭ prezentado de folklora kulturo de Jaŭ-nacio kaj ekspozicio de la fruktoj dum la vilaĝa disvolvado.

 

    La vilaĝo stariĝis en la 14-a de oktobro en la jaro 1984, ĝi estas unu el la 59 nacimalplimultaj aŭtonomaj vilaĝoj de Guangxi.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments