El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruiĝos grandrapida trajno de Pekino al Moskvo

| 2014-10-17
Bookmark and Share


La nuna trajno de Pekino al Moskvo

 

    Lastatempe ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la 19-an intervidiĝon kun rusa ĉefministro Medvedev. La du flankoj subskribis en la intervidiĝo kunlaboran memorandon pri la grandrapida trajno inter Moskvo kaj Kazano -- la urbo en Tatarstano en Rusio, kaj la du landoj planas pligrandigi la projekton por fine plilongigi la fervojon por grandrapida trajno inter Moskvo kaj Kazano al Pekino. Tio signifas, ke la 7 000-kilometra linio de la fervojo por grandrapida trajno ligos Pekinon kaj Moskvon. Oni veturos plirapide de Pekino al Moskvo en 2 tagoj, kompare kun 6 tagoj per la normala rapida trajno antaŭe.

 

    Nun de Pekino al Moskvo estas flugilo, per kiu oni veturas 9 horojn. Do, kial oni konstruos ankaŭ la fervojon por grandrapida trajno? Laŭ specialistoj, grandrapida trajno povas transporti pli multe da homoj kaj ankaŭ varoj. Plie, tiu linio povas alporti grandan profiton al Ĉinio kaj al la najbaraj landoj. Ĉinaj produktoj estos pli facile vendataj al la okcidenta Azio kaj Eŭropo, kaj tio disvolvos la ekonomion en okcidentaj regionoj de Ĉinio por revivigi la Silkan Vojon.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments