El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Israela esperantisto en Ŝanhajo

| 2014-10-17
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Wang Minhao

 


La aŭtoro (dekstre) kaj samideano Michael Karpati

 


S-ro Michael Karpati antaŭ la Ŝanhaja Juda Rifuĝinta Muzeo

 


S-ro Wang Minhao akompanas samideanon Michael Karpati dum la vizito al la rivero Huangpu

 


La du samideanoj sur la placo Tian'anmen antaŭ 10 jaroj dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino

 

    Inter la 15-a kaj 23-a de septembro de 2014, israela esperantisto Michael Karpati vizitis Ŝanhajon.

 

    S-ro Michael Karpati estas arkitekto. Ĉifoje li venis al Ĉinio por partopreni en la Jarkunveno de la Internacia Asocio pri Konstruado de Nuboskrapuloj kaj Urbaj Loĝejoj, kiu okazis de la 16-a ĝis la 19-a de septembro en Ŝanhajo -- urbo en sudorienta Ĉinio.

 

    Al la jarkunveno ĉeestis pli ol 900 partoprenantoj el diversaj landoj tra la mondo, kaj la granda parto de la partoprenantoj venis ĉefe el Ĉinio, Usono kaj Israelo.

 

    Kaj nuntempe en Ŝanhajo oni konstruas la Domegon Shanghai Turo, kiu havas la altecon de 632 metroj.

 

    Mi konatiĝis kun s-ro Michael Karpati antaŭ 10 jaroj dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Pekino. Tiam ni gaje interbabilis, dume mi ĉiĉeronis la karavanon de eksterlandanoj viziti la Grandan Muron kaj la placon Tian'anmen.

 

    Estas ĝojinde, ke post 10 jaroj ni denove renkontiĝis en mia urbo Ŝanhajo. Kiam li informis al mi, ke li nun estas en mia urbo Ŝanhajo por partopreni en la kunveno kaj deziras ke oni renkontiĝu unu kun la alia, mi tute surpriziĝis kaj tuj veturis al la kongresejo Domego Jinmao por viziti lin. Ni kune vespermanĝis kaj gaje rememoris pri nia renkontiĝo en Pekino.

 

    Post la kunveno li aranĝis kelkajn tagojn por trarigardi la urbon Ŝanhajo. Intertempe mi lin akompanis por viziti kelkajn vidindaĵojn, kiaj la rivero Huangpu, la ĝardeno Yuyuan kaj tiel plu. Laŭ lia deziro ni speciale vizitis la Ŝanhajan Judan Rifuĝintan Muzeon kaj la sinagogon Moishe, kiu estas la preĝejo por judoj en Ŝanhajo kaj memorinda loko por judoj.

 

    Judoj neniam forgesos la helpojn de ŝanhajanoj nek tiun de la sinagogo Moishe en Ŝanhajo, ĉar dum la 2-a Mondmilito pli ol 20 mil judoj estis persekutitaj de germanaj faŝistoj kaj rifuĝis al Ŝanhajo. La loĝantoj de Ŝanhajo ilin akceptis kaj donis al ili multe da helpojn. Tiam la judoj loĝis en la regiono Hongkou ĉirkaŭe de la sinagogo Moishe. Pro tio la popolanoj de Ŝanhajo kaj tiuj de Israelo tenas ĉiam intiman amikecon, kaj judoj, kiuj venis al la urbo Ŝanhajo, certe vizitas la sinagogon Moishe kaj la Ŝanhajan Judan Rifuĝintan Muzeon.

 

    S-ro Michael Karpati kun granda intereso kaj estimo vizitis la sinagogon Moishe kaj la muzeon. Post la vizito li diris al mi, ke israelanoj neniam forgesos ĉinojn, kiuj multe helpadis ilin dum la malfacia tempo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments