El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Internacia Shaolin-a Wushu-festivalo

| 2014-10-20
Bookmark and Share


Kungfu-montro de studentoj de kungfu-lernejo en la inaŭguro

 

    La 19an de oktobro inaŭguriĝis en la templo Shaolin en la urbo Zhengzhou de la provinco Henan en centra Ĉinio la 10a Internacia Shaolin-a Wushu-festivalo. Pli ol 1 800 atletoj el 63 landoj kaj regionoj partoprenis en la festivalo, kiu daŭras ĝis merkredo. Plejmulte el ili konkuras en ventoj de tradiciaj ĉinaj luktartoj, kaj aliaj celas en ekzamenoj pri Wushu-nivelo.

 

    "La festivalo iĝis influa monde, kaj la templo Shaolin klopodas por antaŭenigi Wushu-on, ĉar la templo estas la hejmo de la Shaolin-a Wushu," diris Wu Tinggui, plenuma vicprezidanto de la Internacia Wushu-a Federacio. Ĉirkaŭ 100 000 lernantoj aŭ Wushu-amatoroj el la tuta mondo lernas la tradician ĉinan luktarton en Wushu-lernejoj ĉirkaŭ la templo Shaolin.

 

    La Festivalo estis iniciatita en la jaro 1991 por disvastigi la internacian influon de la tradicia ĉina luktarto.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments