El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la turneo de la maŝina "drakeca ĉevalo" de Francio

| 2014-10-20
Bookmark and Share


La 19-an de oktobro sur la placo ekster la Ŝtata Stadiono de Pekino okazis la lasta prezento antaŭ finiĝo de la turneo. La foto montras la "batalon" inter la maŝina drakeca ĉevalo, kiu altas je 12 metroj kaj pezas je 47 tunoj, kaj la maŝina araneo, kiu altas je 5.7 metroj, larĝas je 6 metroj kaj pezas je 37 tunoj. La du grandaj bestoj ĉiuj estis funkciigitaj de 15 homoj kaj la prezenta grupo konsistas el pli ol 180 homoj.

 


La "batalo" de drakeca ĉevalo kaj araneo antaŭ la Ŝtata Stadiono de Pekino

 


La prezento de drakeca ĉevalo kaj araneo en la Olimpika Parko de Pekino

 


La prezento de drakeca ĉevalo kaj araneo en la Olimpika Parko de Pekino

 


La prezento de drakeca ĉevalo kaj araneo en la Olimpika Parko de Pekino

 


La prezento de drakeca ĉevalo kaj araneo en la Olimpika Parko de Pekino

 

    Inter la 17-a kaj la 19-a de oktobro por celebri la 50-an datrevenon de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio okazis en la Olimpika Parko de Pekino la turneo de la maŝina "drakeca ĉevalo" de Francio. Ĝi allogis al si amaso da spektantoj. Laŭ maldetala statistiko, dum la turneo ĉiu-tage ĉirkaŭ 100 mil da homoj iris al la parko por spekti la prezenton de la "drakeca ĉevalo", kiu povas ŝpruciĝi fajron kaj akverojn. Ĝi estas granda prezento sub ĉielo malofte okazigita en Ĉinio dum la lastaj jaroj.

 

    Antaŭ la turneo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento François Hollande reciproke sendis meseĝon por gratuli la turneon en Ĉinio.

 

    Xi Jinping diris, ke de la jarfino de 2013 la du landoj okazigis serion da aranĝoj ŝatataj de popolamasoj, kiuj plue profundigis la amikecon inter Ĉinio kaj Francio; la maŝina verko pri la "spirito de drakeca ĉevalo" kun pozitiva simbola signifo kunfandis la altteknologion de Francio kaj la spiritan enhavon de Ĉinio pri senĉesa penado por plifortigi. Li kredas, ke la turneo certe interesos ĉinajn spektantojn.

 

    En sia mesaĝo François Hollande alte taksis la aranĝojn pri la 50-a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio. Li diris, ke la maŝina drakeca ĉevalo estas eleganta artaĵo kune farita de Francio kaj Ĉinio. Li esperas, ke la turneo, kiu estas helpita de kreivaj teknologioj kaj apogita de la tradicia historia fono de Ĉinio, estos ŝatata de ĉinaj spektantoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments