El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 22-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Salou

| 2014-10-20
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


La aŭtoro (dekstre) kune kun sia edzo

 


Fotoj pri aktivadoj dum la semajno en Hispanio

 

    Komence de oktobro la urbo Salou situanta proksime de Tarragono en Hispanio 4an fojon gastigis la Internacian E-Semajnon de la 4a al la 11a de oktobro de 2014. Jam de kelkaj jaroj la nombro de ĝiaj partoprenantoj superas 140. Ĉi-foje ili venis el dekdu landoj. La alloga loko ĉe la maro altiras geesperantistojn por komuna unusemajna restado en bona etoso. Multaj jam konas unu la alian, sed ĉiam aperas novuloj, kiuj bone integriĝas al la grupo de fideluloj. La plej aĝaj estis la geedza paro el Katalunio: Trini García 97-jaraĝa kaj Joseph Colom baldaŭ 100-jaraĝa! Al ili estis ĉi-jare aljuĝita la premio Ada Sikorska Fighiera pro ilia meritplena laboro por Esperanto.

 

    En la solena inaŭguro ĉeestis kaj bonvenigis nin la urbestro de Salou s-ro Pere Granados Carillo. Li prezentis al ni la urbon el la vidpunkto de turismo, substrekis gravecon de Esperanto kaj deziris al ni sukcesplenan restadon kaj fruktodonan laboron. Poste okazis komuna fotado.

 

    Dum la semajno okazis E-kursoj. Progresantojn gvidis la sperta instruantino Rodica Todor el Rumanio. Ĉi-foje ŝi proponis tre interesan temon: Esperanto -- Ponto inter kulturoj en multlingva, pluretna socio. Ŝi klarigis FLAM-analizon, laŭ kiu ni poste en grupoj diskutis kaj faris konkludojn. FLAM temas pri: Fortoj-Lamaĵoj-Avantaĝoj-Minacoj. Pluraj partoprenantoj en tiuj diskutoj rakontis pri siaj spertoj rilate la instruadon, redaktadon de lokaj bultenoj aŭ organizadon de diversaj aranĝoj kaj staĝoj. Ili dividis siajn sciojn kaj spertojn kun aliaj.

 

    Pri komencantoj okupiĝis Thierry Saladin. Li ankaŭ prezentis prelegon kaj klarigis pri la internacia peticio titolita per Esperanto, oficiala lingvo de la Eŭropa Unio Tuj! iniciata de 16-jaraĝa junulo en februaro de 2013. La deziro estas akcepti Esperanton TUJ! Tiucele estis fabrikitaj T-ĉemizoj, kiujn Thierry vendadis dum la aranĝo.

 

    Gian Carlo Fighiera regalis nin per la verko de Alexander Puŝkin La Neĝoŝtormo kaj La Damo de Piko. Fine ni ĝuis la novelon Palto de Nikolaj Gogol.

 

    Floreal Gabalda projekciis la filmon el Nepalo pri la Speciala Renkontiĝo, okazinta tie ĉi-jare komence de marto. Ni partoprenis en ĝi. Multaj aprezis la filmon kaj demandoj pri niaj spertoj ne mankis.

 

    Marcel Delforge parolis pri siaj vivspertoj kaj rakontis pri kelkaj el siaj multnombraj vojaĝoj en Esperantio ilustrante ilin per kelkaj bildoj.

 

    Rafaela Urueña prezentis sian libron Eŭropo paŝon post paŝo el jura vidpunkto. Intereso pri kelkaj ekzempleroj kiujn ŝi kunportis estis granda kaj la stoko rapide elĉerpiĝis.

 

    János Petik prezentis la temon La disvastigo de Esperanto, sed antaŭe li parolis pri kelkaj gramatikaĵoj.

 

    Vesperaj programeroj inkluzivis du interkonatiĝojn. María Ferigle Danti prezentis per DVD la operon Il Trovatore. Ŝia edzo Luis Serrano Pérez animis du vesperajn debatojn: Kiun influon havas nia movado en la socio? kaj Ĉu la Semajno bone funkciis?. Oni povas diri, ke "jes" malgraŭ kelkaj malglataĵoj. Luis ĉefe okupiĝis pri libroservo. Je dispono de la partoprenantoj estis ankaŭ foto-albumoj. La ĉeestantoj povis trarigardi ilin kaj ekmemori antaŭajn E-Semajnojn kaj aliajn E-eventojn. Unu el la plej atendataj kaj ŝatataj eventoj estas la folklora vespero kun la ensemblo Montjuic, kiu ĉiam regalas nin per belaj havanaj kantoj instigaj al dancado. Tiuokaze ne mankas Cremat -- bongusta trinkaĵo el bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj.

 

    Okazis unu tuttaga kaj du duontagaj ekskuroj. Pri la gvidado zorgis Rosa López kaj Antonio Martinez. Ni vizitis groton de Maravelles. Kuriozaĵo en tiu groto estas, ke el la plafono pendas kelkaj kalkaj formaĵoj kreskantaj ĉiudirekten. Partoprenantoj de la alia duontaga ekskurso vizitis la urbon Tarragono. Kelkaj profitis belan veteron por refreŝiĝo en la hotela naĝejo aŭ en la maro, aliaj promenis tra la urbo Salou, iuj vizitis la amuzparkon "Bona Aventuro". Grupeto de piedirantoj promenis ĝis novkonstruita lumturo situanta ne tro malproksime de la Cap Best Hotel, en kiu ni loĝis. Survoje al ĝi Antoni Comellas atentigis nin pri kelkaj botanikaj plantoj kaj kompetente informis pri ili. La tuttaga ekskurso gvidis nin al la urbo Amposta, kie ni enŝipiĝis kaj navigis sur la rivero Ebro ĝis la maro.

 

    Koran dankon al la katalunaj samideanoj pro ilia fervora laboro kaj okazigo de tiu ĉi plaĉa aŭtuna evento al kiu ni jam sopiras venontjare.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments