Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Germano kaj lia lingvolernejo en Ĉinio

| 2014-10-20
Bookmark and Share

Teksto de VERENA MENZEL kaj fotoj de XU BEI

 

    Por multaj homoj la ĉina lingvo ne estas tiel malfacila, ke oni ne kapablas posedi, tamen la lernado de la ĉina lingvo iasence iras ja kun multaj malfaciloj. Pri tio germano Andreas Laimboeck eldiris sian propran sperton: "Foje mi ĉagreniĝis pro la malfacileco de la lingvo." En la komenco de lernado de la ĉina lingvo, li vizitis progresigan kurson por kvar monatoj je ses lernohoroj tage. Foje li vizitis restoracion, kaj demandis al la kelnero, kie estas necesejo, sed bedaǔrinde la lasta tute ne komprenis lin. Tio donis al li baton survoje de la lernado de la lingvo. Li diris: "Siatempe li falis en deprimiĝon de la malsukcesa provo", kaj eĉ hezitis, ĉu li devas forlasi la lernadon kaj resti loĝi en internacia kvartalo, kiu kolektive loĝis alilandanoj, tamen iasence ĝi ankaǔ deapartigis ilin disde la ĉina komunumo? Fine li elektis alian vivon.

 

    Dum lernado de la ĉina lingvo, Laimboeck resumis sian metodon anstataǔ vizitado al la kurso kaj enua memorigado, li kunfandis sian vivon en tiu de ĉinoj, kaj per tio li sendube sukcesis.

 

    Malfermi lernejon de la ĉina lingvo

 


Laimboeck (la dua de maldekstre) parolas kun lernantoj.

 

    En la jaro 2008 Laimboeck fondis ĉinlingvan lernejon Live The Language (LTL) kune kun sia amiko. Li bone sciis, ke lerni la ĉinan lingvon estas simila al naĝado en maro. Oni devas "naĝi kontraǔ sennombraj ondegoj" por atingi la nivelo, ke aliaj komprenas lian parolon ĉinan. Tiun sperton nuntempe 35-jara Laimboeck transdonis al siaj lernantoj.

 

    Teorie la plej ideala maniero por lerni fremdajn lingvojn estas vivi en la koncerna lando, kaj oni plastike nomumis tiun rimedon trempada lernado. Tamen estas ja malfacila por alilandanoj enfandiĝi en la ĉinan socion kaj interkomuniki kun ĉinoj. Pri tio Laimboeck diris: "En Ĉinio ĝenerale du nekonatoj per prezento de la tria flanko ekkoniĝis unu kun la alia, kaj ni provis per nia lingva lernejo donis al ili pli da ŝancoj kaj helpoj tiuflanke."

 

    "Trempo-tipa lernado"

 

    La lernejo LTL ne nur rekomendas por la lernantoj lingvajn partnerojn, sed ankaǔ "pekinaj ambasadoroj", kiuj ĉefe venis el superaj lernejoj en Pekino kaj havas intereson amikiĝi kun alilandanoj por ekkoni iliajn kulturojn kaj vivojn." "Ni intencas, ke ĉiuj lernantoj povas havi po junan amikon de Ĉinio kaj kun li aǔ ŝi konservas kontakton. Fakte multaj ĉinaj junuloj havas fortan intereson pri kulturoj germana kaj aliaj, tamen mankas al ili ŝancoj ekkoni alilandanoj." El tiuj kaǔzoj la ĉinlingva lernejo LTL prezentos por la lernantoj pekinajn ambasadorojn kun similaj interesoj kaj hobioj.

 

    Laimboeck diris: "Ni kulturas por la lernantoj cirkonstancon por ke ili ne forlasu la lingvolernadon kaj en tiu cirkonstanco ili devige persistas sin esprimi en la ĉina lingvo, ĉar tie ne eblas interparoli per la angla lingvo." Tia cirkonstanco atribuis la meriton al la de li starigita licepensiona sistemo, en kiu minimume 100 ĉinaj familioj kunlaboras kun la lernejo por konstante akcepti eksterlandajn lernantojn.

 

    Yannick Aregger estas unu el tiuj eksterlandaj lernantoj, li loĝis en pensiono de distrikto Chaoyang en Pekino.

 


Aregger (la dua de maldekstre) kaj liaj ĉinaj gepatroj

 

    Tie la 19-jara junulo el Svislando kunvivis kun siaj "ĉinaj gepatroj" por du monatoj. La ĉina patrino Zhang Jingrong, 52-jara emeritino, havas filon lernantan en Britio. Por ŝi la alveno de Yannick Aregger sendube alportis al ŝia familio "malgrandan parton de Eǔropo".

 

    Aregger diris: "Kiam mi parolas kun miaj ĉinaj gepatroj, mi estas devige paroli en la ĉina lingvo, ĝuste pro tio mi multe progresis en la lingvo." Fakte nuntempe Aregger, vivanta en Pekino, povas senprobleme trakti ĉiujn ĉiutagajn aferojn, kaj li sentis, ke la plej granda manko por li estas limigita vortposedo.

 

    Laimboeck diris: "Por helpi la lernantojn daǔrigi la lernadon de la ĉina lingvo, mi klopodas por havigi al ili senton de sukceso. Mi diris al ili, ke la ĉina lingvo nur estas ilo, same kiel festaj tagoj en la kalendaro antaǔ la Kristnasko, en ĉiu paĝo oni trovas mirindajn enhavojn. Kiam la lernantoj lernis novan lecionon kaj praktike uzis tiujn ĵus ellernitajn lingvojn en sia reala vivo por solvi la problemojn, kiuj por li estas ne solveblaj antaǔe, ili sendube akiris kuraĝigon kaj sukcesan senton."

 

    Kultura ambasadoro inter la Oriento kaj la Okcidento

 

    Por plifortigi la sukcesan senton de la lernantoj Laimboeck kaj liaj kolegoj organizis aktivadon "Vojaĝo en Pekino", en kiu la partoprenantoj devas plenumi la difinitan taskon en la ĉina lingvo. Ekzemple demandi al vendisto prezon de pantalonoj, aǔ al pasantoj pri la situo de la hejmloko kaj similaj bagatelaĵoj en la ĉina lingvo. Li diris: "La instruistoj kune kun la lernantoj partoprenis en la aktivado, tamen post mallonga klarigo de la tasko, la instruistoj foriros kaj restas ĉe la loko proksime al la lernantoj por doni al ili helpon en necesa okazo. Kaj la lernantoj devas sole plenumi la taskon.

 

    Al tiuj, kiuj montris sufiĉe fortan lingvan kapablon en la aktivado, la lernejo donas al ili apartan helpon por plialtigi la lingvonivelon. Pri tio Laimboeck diris, ke ili povas viziti Chengde, Hebei-provinco en norda Ĉinio, por partopreni la alian programon "Trejnado por Supervivi", kiu sendube estas alia metodo de trempada lernado. Chengde kun 3.6 milionoj da loĝantoj situas nordoriente de Pekino je 160 kilometroj fore. La urbo ĝuas famon pro tio, ke ĝi estis somerumejo de imperiestroj de Qing-dinastio (1644-1911). Multaj alilandaj vojaĝantoj vizitis Chengde post ilia vojaĝo en Pekino. Tamen en la urbo estas malofte viditaj kafejo, drinkejo kaj similaj lokoj por ke alilandaj vizitantoj ripozu kaj babilu. Tial por tiuj lernantoj la ĉina lingvo estas unike efika lingvo por la vivo kaj turismado en tiu ĉi loko."

 

    Post trempo-tipa lernado la lernantoj havas preskaŭ neniun malfacilon en interparolo pri siaj ĉiutagaj aferoj. Tamen Laimboeck ne rigardis tion kiel finalon de la lingvolernado. Li diris: "La plej granda baro inter ĉinoj kaj germanoj fakte ne estas lingvoj, sed kulturaj diferencoj." Tial li prenis sur sin respondon de rolado de kultura ambasadoro.

 

    Li donis al ni la ekzemplon, ke en pensiona familio la ĉinaj gepatroj volas, ke la lernantino purigis sian pladon post manĝado. La mastrino telefonis al la lernejo, kaj deziras, ke ĝi transdonu sian volon al la lernantino, ĉar laǔ ili vizaĝ-al-vizaĝe mencii la aferon estas malĝentile kaj por ili kaj por la lernanto. Pri tio Laimboeck paradokse opiniis, ke kutime al alilandanoj ne plaĉas transkomunikado. Li do rendevuis kun la lernanto kaj al ŝi prezentis la diferencojn inter la ĉina kaj la okcidenta kulturoj.

 

    Kaj tian konscion oni ne povas lerni en lernolibroj. Tial la lingva bazo por la lernantoj nur estas komenco de ilia kunfandiĝo kun la ĉina komunumo. "La ĉina lingvo nur estas enira bileto por eniri en la landon, post tio, kien kaj kiel ili iros, tute dependas de la esplorado kaj studado de ili mem." Laimboeck diris.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments