El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 27-a Ĝenerala Konferenco de la Monda Asocio de Budaistoj

| 2014-10-21
Bookmark and Share


Altrangaj bonzoj enirantaj en la kunvenejon de la konferenco

 


La konferenco aprobis la "Deklaracion de Baoji".

 

    Matene de la 18-a de oktobro en Baoji de Shaanxi-provinco de Ĉinio fermiĝis la 27-a Ĝenerala Konferenco de la Monda Asocio de Budaistoj. Ĝian fermon ĉeestis la maljuna bonzo Chuanyin, prezidanto de la Ĉina Budaisma Asocio, Phallop Thaiarry, ĝenerala sekretario de la Monda Asocio de Budaistoj, kaj aliaj ĉirkaŭ 600 reprezentantoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj.

 

    Dum la konferenco okazis ceremonio de respekta vizito al budaaj relikvoj por preĝi por la paco de la mondo, tiu de donado de nutraĵoj al benzoj, tiu de disvastigo de budhismo kaj ĉeftema vespero de budaismo por esprimi respekton de la budaisma rondo de Ĉinio al la tutmondaj budaistoj kaj la intiman amikecon inter ili, esprimi ankaŭ la deziron de la tutmondaj budaistoj respekti budaismon, penedi por disvastigi budaismon, konservi la pacon de la mondo kaj feliĉigi ĉiujn vivajn estaĵojn.

 

    La konferenco aprobis la "Deklaracion de Baoji" kaj atingis 10 rezoluciojn. La deklaracio emfazis, ke la ĉeestantoj de la ĉi-foja konferenco volontas penadi kune kun la homaro, feliĉigi la homaron per kompatemeco, harmoniigi la socion per reciproka respekto, pacigi la mondon per komprenemo kaj akceli bonan karmon per amikeco.

 

    Tio ĉi estas la unua konferenco de la Monda Asocio de Budaistoj okazigita sur la ĉeftero de Ĉinio, kaj ankaŭ la mejloŝtona evento por amika komunikado inter la ĉina budaisma rondo kaj la Monda Asocio de Budaistoj.

 

    Al la konferenco sendi gratulan mesaĝon Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Bhumibol Adulyadej, reĝo de Tajlando, Mahinda Rajapaksa, prezidento de Sri-Lankao, ĉefoj de aliaj landoj kaj regionoj kaj gvidantoj el la budaisma rondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments