Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Bone scii la situacion de Ĉinio tra la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2014-10-21
Bookmark and Share


La libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio videblas en germana librejo.

 

    La 9-an de oktobro la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao publikigis artikolon verkitan de Zhang Weiwei, direktoro de la institucio pri la evolua modelo de Ĉinio sub la Universitato Fudan kaj estro de la instituto pri Ĉinio sub la Ŝanhaja Akademio pri Sociaj Sciencoj. La artikolo diris, ke la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas grava instrumento por koni Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj por scii la situacion de lia lando.

 

    En la pasintaj pli ol 30 jaroj, la progreso kaj ŝanĝiĝo de Ĉinio estas tiel rapida kaj granda, tio estas malofte videbla en la homa historio. Dum tiuj pli ol 30 jaroj, eksterlandaj homoj faris antaŭsupozojn optimismajn kaj pesimismajn al la lando, amuze, preskaŭ ĉiuj pesimismaj eraris, kaj preskaŭ ĉiuj optimismaj pravis. Ĉar la pesimistoj malĝuste juĝis la situacion de Ĉinio.

 

    Do, kia estas la evolua situacio de Ĉinio? La libro donis la respondon al la legantoj: Ĉinio, laŭ la tuta kaj malproksima profito de la popolo, profundigos la reformadon, realigos la ĉinan revon de "lando riĉa, nacio prospera kaj popolo feliĉa", antaŭenpuŝi la veran moderniĝon de "ŝtatregaj sistemo kaj povo", por fine akiri la kompletan sukceson de la "ĉinstila socialismo".

 

    Xi Jinping rigardas la mondon per la ĉinaj okuloj, kaj samtempe rigardas Ĉinion per la mondsfera vido. Li vizitis preskaŭ cent landojn, kaj opinias, ke Ĉinio devas fari pli grandan kontribuon al la homaro, kaj diversaj landoj en la mondo estas en la sama sorto, kaj la politiko, ekonomio kaj ordo de la mondo devas progresi kun la tempo por pli bone kompletigi la bezonojn de la popoloj de la tuta mondo.

 

    La libro ĉiuflanke kaj trafe prezentas la opiniojn de Xi Jinping en la flankoj de filozofio, administrado, reformado, historio kaj internacio, montras liajn ĉefajn menson kaj stilon en la regado de la lando, ĝi estas sufiĉe leginda kaj gustuminda por tiuj personoj kiuj zorgas Ĉinion.

 

Redaktoroj : Chen Ji kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments