Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

La verda revo de doktorino Shi Yan

| 2014-10-21
Bookmark and Share

de MAO WEIHAO

 


Shi Yan portanta kokinon bredatan en la farmobieno "Dividi rikoltojn"

 

    Aprile de 2008 la doktoreca studentino Shi Yan iris al la farmobieno en Minesoto de Usono kaj tie ŝi vivis dum 6 monatoj. Ŝi sisteme lernis la usonan modelon "Komunumo Subtenas Agrikulturon". Kun kalaj manoj kaj la revo "mi volas fariĝi kamparano", ŝi revenis al sia patrolando -- Ĉinio. Ŝi transformis dezertan teron en farmobienon, kie oni kulturas legomojn sen kemia sterko kaj insekticido, kiuj povas plenumi bezonon de milo da familioj en legomo-manĝado. 

 

    "Mi volis per la modelo 'Komunumo Subtenas Agrikulturon' krei por modernaj urboj de Ĉinio novan manĝaĵ-provizan ĉenon kaj trovi novan manieron por solvi la pli kaj pli seriozan problemon pri sekureco de manĝaĵoj kaj tiun pri malfido inter urboj kaj la kamparo." Jen la revo de Shi Yan, kiu fondis kelkajn farmobienojn kun la modelo "Komunumo Subtenas Agrikulturon".

 

    "Azeneto" -- eksperimenta kampo de "Komunumo Subtenas Agrikulturon"

 


Shi Yan (la 1-a de dekstre) kaj ŝiaj kolegoj kaj volontuloj dum tagmanĝo

 

    En la jaro 2009, 26-jara Shi Yan estis doktoreca studentino de la fako pri agrikultura disvolvado de la Ĉina Popola Universitato. Gvidante kvar ĉefajn grupanojn kaj tri lokajn kamparanojn, Shi Yan komencis praktiki sian revon "Komunumo Subtenas Agrikulturon" sur 200 muoj da dezerta tero ĉe la piedo de la monto Fenghuang en eksterurbo en la okcidenta parto de Pekino.

 

    La modelo "Komunumo Subtenas Agrikulturon" naskiĝis en Japanio kaj Svisio en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝia formo estas, ke surbaze de reciproka konfido, konsumantoj antaŭpagis la koston por aĉeti agrikulturajn produktaĵojn dum unu jaro; laŭ siaj promesoj, kamparanoj kulturos agrikulturaĵojn sen kemia sterko kaj insekticido kaj regule sendos ilin al la hejmo de la konsumantoj.

 


Shi Yan sur la kampo de la farmobieno en Tongzhou

 

    Kulturebligi virgan teron, ebenigi ĝin kaj semadi... Vicoj kaj vicoj da legomidoj elteriĝis el la tero. Tio signifas ekfunkciiĝon de la farmobieno "Agrikultura ĝardeno de urbanoj Azeneto" nomita de Shi Yan. En la farmobieno estas praktikitaj du modeloj. La unua estas, ke tiuj, kiuj antaŭpagis la sumon por unu jaro, ĉiu-semajne povos ricevi legomojn distribuitajn de la farmobieno, kaj la dua estas, ke tiuj, kiuj antaŭpagis duonon de la sumo, faros memkulturadon en la kampo liverita de la farmobieno laŭ la de ĝi proponitaj teknologioj. 

 

    Malgraŭ ke la farmobieno distribuas nur kapobrasikon, kukumon kaj aliajn kelkajn specojn de legomoj kaj kies aspekto estas malbela, sed membro Li Jiajia opinas ke ili estas tre bongustaj.

 

    Fariĝinte membro de la farmobieno, pekinano Qin Shugao posedis sian kampon kun 30 kvadrataj metroj. En ĉiu semajno-fino li iras al sia kampo por zorgi melonojn, fruktojn kaj legomojn kulturitajn de si mem. Qin diris: "Mi volontas kulturi legomojn sen kemia sterko kaj insekticido por ke mia filino manĝu sekurajn legomojn."

 

    Pro neuzo de insekticido iafoje legomoj en la farmobieno ne povas sukcese rezisti kontraŭ atakoj de insektaĉoj. En la jaro 2010 pecoj kaj pecoj da krizantemoj (Chrysanthemum coronarium) estis atakitaj de insektaĉoj, kiujn mortigis nur hipertoksa insekticido. Pro tio, la membroj de la farmobieno perdis la rikolton de tiu legomo. La trajto de la modelo "Komunumo Subtenas Agrikulturon" estas, ke la kulturantoj kaj konsumantoj ne nur devas kune dividi la profitojn, sed ankaŭ kune preni sur sin la riskon," diris Shi Yan.

 

    Por varbi pli multajn membrojn, portante legomojn, Shi Yan kaj ŝiaj kolegoj foje kaj refoje iris al loĝkvartaloj por konigi siajn produktaĵojn. Foje, kiam Shi iris al iu loĝkvartalo, ĝia administranto demandis: "Ĉu vi venis por vendi viajn produktaĵojn?" Malgraŭ Shi donis al li detalan klarigon kaj montris al li sian karton pri identeco, ŝi estis elpelitaj el la loĝkvartalo.

 

    Post unu jaro, la membroj de la farmobieno multiĝis de 54 al pli ol 300. Sed nova problemo aperis, dum iu periodo Shi Yan ofte telefone aŭdis riproĉojn de siaj membroj, kiaj "mi estis trompita", "vi estas trompisto", "rafanoj estas putraj"... Konsciinte seriozecon de la afero Shi tuj vizitis tiujn membrojn por scii, kio okazis. Post la vizito ŝi komprenis, ke la kaŭzo kuŝas en du flankoj, unuflanke, multe da pli aĝaj membroj ne konis la kultivan procezon de la organikaj legomoj, aliflanke, ekzistas administra problemo pro rapida multiĝo de la membroj. Ŝi aranĝis ilin viziti la farmobienon kaj ofte iris al ilia loĝejo por aŭskulti iliajn opiniojn. Post tio riproĉoj de membroj pli kaj pli malmultiĝis.

 

    "Ni devas bone trakti teron, kiu estas la plej honesta. Se vi protektas ĝin, ĝi reciprokos al vi favoron; se vi mistraktas ĝin, ĝi mistraktos vin," Shi Yan diris: "Kvankam la farmobieno Azeneto ne petis al rilata departemento ateston pri organikaj produktaĵoj, tamen ĝi ricevis 'aprobon' de siaj membroj. En la jaro 2011 ĝiaj membroj multiĝis al 700, kaj en la jaro 2012 -- pli ol unu mil. La usona farmobieno, kie mi studis, havis 33 membrojn 10 jarojn post sia fondiĝo. Kiam ĝia respondeculo sciis, ke mi havas pli ol unu mil membrojn, li opiniis, ke tio estas neimagebla."

 

    Dividi kune kun kamparanoj rikoltojn

 


Shi Yan (meze) kaj ŝiaj kolegoj en la farmobieno Azeneto

 

    La sukceso de la eksperimenta kampo Azeneto faris Shi Yan persono fame konata. Tamen ŝi decidis foriri de la farmobieno por krei novan entreprenon. Ŝi ŝanĝis la malnovan modelon dungi kamparanojn en la novan t. e. kunlabori kun ili. Ŝi interkonsiliĝis kun ili por ellabori produktajn planon kaj normon por ke ili praktiku organikan plantadon en sia kampo. "Konsiderante al la estonteco, la longdaŭra liverado de sanaj kaj sekuraj agrikulturaĵoj dependas de la daŭrigebla disvolviĝo de la agrikulturo kaj de la kamparanoj. Pro tio ni devas profitigi la kamparanojn," diris Shi.

 

    Shi Yan nomis la novan farmobienon "Dividi rikoltojn". Lang Guangshan, kamparano en la vilaĝo Mafang de la urbeto Xiji en la distrikto Tongzhou de Pekino, fariĝis ŝia kunlabora partnero. Tamen kelkajn tagojn poste okazis "evento de melongeno".

 

    Iu-tage Lang Guanshan vidis, ke la melongenidoj en forcejo estis atakitaj de akaroj. Se oni ne tuj ŝprucigus insekticidon, ili fariĝos nemanĝigeblaj pro malbona gusto.

 


Shi Yan montranta legomojn kulturitajn en la farmobieno Azeneto

 

    Vizaĝe al la situacio Lang Guangshan kaŝe ŝprucigis al ili insekticidon. Estis neatendite, ke tio estis vidita de Shi Yan kaj ŝiaj kolegoj. Ili elradikigis la melongenojn. "Honesteco estas la plej alta principo, kamparanoj kredas al tiuj kampoj kaj konsumantoj al tiuj kamparanoj. Mi esperas, ke ĉiu homo manĝos sane kaj ĝoje," diris Shi Yan. 

 


La geedzoj Lang Guangshan (meze), Shi Yan (la 1-a de maldekstre) kaj aliaj laborantoj

 

    Lang Guangshan piede frapadis la teron pro kolero. Lia edzino konsolis, ke kunlaborante kun la farmobieno oni devas observi ĝiajn regulojn. Post penado de unu jaro la familia enspezo de Lang Guangshan proksimiĝis al 200 mil juanoj, duoble multiĝis ol tiu en antaŭaj jaroj. Diplomiĝinte el universitato, la filo de Lang Guangshan revenis al la vilaĝo por fondi agrikulturan kooperativon.

 

    Nun la farmobieno "Dividi rikoltojn" havas pli ol 450 membrojn. Ĝiaj produktaj bazoj multiĝis de unu al du. La bazo en Tongzhou havas 150 muojn da kampoj kaj la alia en Shunyi -- 50 muojn. Krom la geedzoj Lang Guangshan nun kunlaboras kun la farmobieno ankaŭ la agrikultura kooperativo en la vilaĝo Liuzhuanghu de la distrikto Shunyi.

 

    En la diskoniga manlibreto de la farmobieno, Shi Yang skribis: la aliĝo de 5 konsumantoj povos forigi venenaĵojn de unu muo da tero; tiu de 10 konsumantoj povos akceli organikan kulturadon de unu kamparano; tiu de 100 konsumantoj povas restigi 5 junulojn en vilaĝoj; kaj tiu de unu mil konsumantoj povos krei unu vilaĝon daŭrigeble disvolvan.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments