Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Hongkonga mediato: Xi Jinping: Regado de Ĉinio reliefigas planon pri rejuniĝo de Ĉinio

| 2014-10-21
Bookmark and Share


Cai Mingzhao (la dua de maldekstre), direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj eksa germana kanceliero Gerhard Schroeder (la dua de dekstre), montras la librojn en la Frankfurta Librofoiro.

 

    La 8an de oktobro la plurlingva libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio debutis en la Frankfurta Librofoiro por helpi la internacian komunumon kompreni la ideojn kaj strategiojn de la regado de Ĉinio. En la 13a de oktobro hongkonga mediato analizis, ke la libro reliefigas la pensojn de Xi Jinping al la tuta mondo, kaj ĝi havas tri karakterojn: objektiveco, marko kaj signalo.

 

    La 13an de oktobro la ĵurnalo Matena Poŝto de Suda Ĉinio publikigis komentarion de Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de Kuhn-fondaĵo, verkinto de la libroj Kiel Ĉinaj Ŝtatgvidantoj Pensas: La Interna Rakonto de Ĉinaj Ŝtatgvidantoj en Pasinteco, Estanteco kaj Estonteco kaj La Homo kiu Ŝanĝis Ĉinion: La Vivo kaj Legaco de Jiang Zemin. Li diris en la komentario: "La libro estis tradukita en naŭ lingvoj. Miaopinie, leginte la libron oni povas kompreni la pensojn de ĉinaj ŝtatgvidantoj en pluraj flankoj; ĝi estas simila al la plano pri la ĉina revo kaj granda rejuniĝo. Mi havas tri opiniojn pri la senprecedenca eldonaĵo: objektiveco, ĉar ĝi montras la politikan fiziologion de Xi Jinping; marko, ĉar ĝi signifas la agnoskon de Xi Jinping kiel ĉina ŝtatestro; signalo, t. e. disvastigo de la pensmaniero de Xi Jinping al la tuta mondo."

 

    La libro kolektas 79 parolojn kaj komentariojn de Xi Jinping de post lia prezidantiĝo ĝis nun, kaj ĝi detale montras la influon de politikaj teorioj kaj agadoj de Xi Jinping al ĉiuj sociaj flankoj kaj ŝtata regado.

 

(Redaktoroj: Chen Ji kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments