Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Pri manĝoj, naturo kaj amikeco temis la 101-a japana kongreso

| 2014-10-21
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    La urbo Obama famiĝis pro la koincide sama literumo en la latinaj literoj kun la nomo de Barack Obama, kiam li kandidatiĝis por la posteno de usona ŝtatprezidanto. Tio tamen ne estas la sola rimarkinda karakterizaĵo de la urbo.

 

    Fakte malgraŭ ĝia relativa malgrandeco (ĉ. 30 mil loĝantoj) Obama fieras pri pluraj apartaj trajtoj. Ekzemple en antikveco ĝi estis grava havenubro tra kiu okazis diversaj interŝanĝoj komercaj kaj kulturaj inter Japanio kaj ĝiaj najbaroj kiel Koreio aŭ Ĉinio.

 


Dum la inaŭguro salutas s-ro Kitagawa, la prezidanto de LKK.

 


Salutas la urbestro.

 


Ĉeestantoj en la inaŭguro

 

    Pro tiuj karakterizaĵoj estis decidita la temo de la 101-a Japana Esperanto-Kongreso: "Ni akordu trans la Maro – manĝo, naturo, amikiĝo". Por tiu ĉi kongreso kunvenis en Obama 240 personoj de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro. Eksterlandaj partoprenantoj okupis preskaŭ okonon de la tuta anaro. Aliĝis al la kongreso entute 405, el kiuj preskaŭ duono tamen pagis reduktitan kotizon por morale subteni ĝin sen mem ĉeesti la aranĝon.

 

    La kongresanoj alvenis la 11-an de oktobro. La 12-an matene okazis la inaŭguro de la kongreso, kiun alparolis la urbestro de Obama, s-ro Matuzaki Kôzi, kiu sufiĉe longe kaj tre bone parolis en Esperanto. La prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, s-ro Kitagawa Syôzi, malkaŝis al El Popola Ĉinio, ke li instruis al la urbestro la legadon de la salutmesaĝo nur unu horon kaj duonon.

 

    Ne nur manĝi sed ankaŭ paroli pri manĝaĵoj

 

    Por reveni al la karakterizaĵoj de Obama, unu el la frapaj karakterizaĵoj de la urbo estas, ke tie ekzistas vigla fiŝkapta industrio kaj danke al tio en la urbo eblas manĝi freŝajn fiŝojn. La oficiala kongresa loĝigo okazis en pluraj japan-stilaj gastejoj en fiŝista vilaĝo, kie eblis ĝissate frandi diversajn tradiciajn pladojn de marproduktaĵoj.

 

    La manĝo-motivo reflektiĝis ankaŭ en la kongresa programo. Unu el la publikaj programeroj malfermitaj ankaŭ al ne-esperantistoj estis prelego pri sekureco de manĝaĵoj fare de s-ro Isobe Syôsaku, fakulo pri la temo kaj esperantisto.

 

    Naturo kiel grava ero de la kongresa temo

 

    Alia temo, naturo, estis forte nuancita pro tio, ke en Japanio okazis la nuklea katastrofo de Fukushima en 2011. Obama estas rimarkinda ankaŭ tiuflanke, ĉar la urbo ne permesis al elektra kompnaio konstruadon de nuklea centralo en sia teritorio spite al tio, ke ĉirkaŭ la golfo Wakasa, ĉe kiu troviĝas ankaŭ la urbo, amasiĝas 14 tiaj centraloj.

 


Prelegas s-ino Nisino.

 


Faras sian unuan prelegon en Esperanto s-ro Nakazima, sidante dekstre.

 

    Temojn pri naturo tuŝis, posttagmeze de la 12-a, speciala serio de tri prelegoj publikaj: prof-ino d-ro Gong Xiaofeng [Arko] el Ĉinio, "Koncize pri situacio de medio kaj energio en Ĉinio"; s-ino Nisino Hikaru, "Por distrikto, ne tro dependanta de atomcentraloj"; prof. d-ro Kimura Goro Christoph, "Energi-konverto el de loĝlokoj – ekzemploj en Germanio kaj ebleco en Japanio". Inter tiuj tri prelegantoj oni rimarku, ke s-ino Nisino estas ne-esperantistino, kiu post la katastrofo en Fukushima kreis forumon en Obama por interŝanĝi opiniojn pri la nukleaj centraloj.

 

    Antaŭtagmeze de la sama tago pri la problemoj de nukleaj centraloj prelegis du aliaj: parolis s-ro Nakazima Tetuen, budhisma monaĥo aktiva en agadoj kontraŭ nukleaj centraloj, pri tio, kiel oni sukcese ne allasis elektran kompanion konstrui nuklean centralon en Obama, kaj d-ro Dieter Kleemann, kuracisto el Germanio, pri la influo de la katastrofo en Fukushima al la politiko en Germanio.

 

    Ankaŭ amikeco priparolita

 

    Matene de la 13-a okazis du pliaj publikaj prelegoj. Unue prelegis s-ro Kim Seon-Wook [Suno] el Koreio, pri sia unumonata vojaĝo tra Japanio per Esperanto. Sekvis lin s-ro Ômori Kazuyosi, mem loĝanto en Obama, kiu parolis pri la savado de la koreaj ŝipanoj, kies ŝipo sinkis kaj kiuj drivis al la bordo de la urbo en 1900.

 

    Malgraŭ burokrataj malhelpoj, la loĝantoj de vilaĝo al kiu drivis la ŝipistoj, multe zorgis pri ili kaj sukcesis amikiĝi kun ili. Preskaŭ naŭdek jarojn poste s-ro Ômori kaj aliaj komencis rememorigi tiun ĉi historian okazaĵon, kiu fariĝis motivo por lanĉi kaj teni kontaktoj inter la du landoj.

 

    Kiel kongresa memoraĵo estis eldonita la esperanta traduko de porinfana bildlibro pri la afero, kun la titolo: "La vilaĝo, al kiu la vento blovis".

 


Ne mankis amuzaj programeroj: d-ro Watanabe Katsuyoshi rakontas tradician komikan rakonton.

 


En Esperanto koncertas s-ino Noda Zyunko, profesia kantistino.

 

    Post tiuj prelegoj okazis la fermo de la kongreso. Iuj kongresanoj spertis malfacilaĵojn por reveni hejmen pro la alveninta tajfuno, sed tamen la unua japana kongreso en la gubernio Fukui, al kiu apartenas Obama, estos rememorata kun plezuro.

 

    Du tagojn poste pri la kongreso raportis la tutlande influa ĵurnalo Mainiti [Mainichi, en la angleca transskribo].

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments