El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruita en Ĉinio la plej granda reto de antaŭa averto de tertremo

| 2014-10-22
Bookmark and Share


Apliko en poŝttelefono por ricevi la avertan mesaĝon pri tertremo

 

    En 25 provincoj kaj regionoj de Ĉinio estis jam konstruitaj 5 010 stacioj de averto pri tertremo, kiuj kovras la areon de preskaŭ 2 milionoj da kvadrataj metroj kaj 650 milionojn da homoj. La stacioj formis la plej grandan reton de averto pri tertremo en la mondo.

 

    La konstruita reto jam kovris gravajn regionojn kun multaj loĝantoj kaj ĉefajn tertremajn zonojn en Ĉinio. La averta sistemo ĝis nun avertis jam 18 tertremojn inkluzive de tiuj okazintaj en Jinggu, Ludian kaj Lushan. Samtempe oni komencis apliki la sistemon en lernejoj, komunumoj kaj aliaj gravaj projektoj, ekzemple grandrapida trajno, kemia laborejo, metroo kaj nuklea reaktoro.

 

    Post Japanio kaj Meksiko, Ĉinio fariĝis la tria lando, kiu havas kapablon en averto pri tertremo. Oni povas uzi aplikon en poŝttelefono por ricevi la avertan mesaĝon pri tertremo.

 

    Antaŭ kiam tertremo kaŭzas seriozan damaĝon, la averta sistemo povas informi la tertreman regionon, por ke ili havas mallongan tempon fari preparon. 3 sekundoj povas malmultigi mortintojn kaj vundintojn je 14%, 10 sekundoj -- redukti tiujn je 39% kaj 20 sekundoj -- je 63%.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments