Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinio faris pozitivan kontribuon por malrapidigi kaj adapti klimatan ŝanĝiĝon

| 2014-10-22
Bookmark and Share


Fine de la jaro 2011 Ĉinio publikigis la labor-projekton pri regado de ellaso de forceja gaso kaj faris la promeson, ke en la jaro 2015 la ellaso de forceja gaso por 10 mil juanoj da totala enlanda produkto-valoro reduktiĝos je 17% kompare kun tiu en la jaro 2010 kaj formiĝos la resurs-ŝpara kapablo de 300 milionoj da norma karbo; la resursa konsumo por 10 mil juanoj da totala enlanda produkto-valoro reduktiĝos je 16% kompare kun tiu de la jaro 2010; la konsuma proporcio de nefosilia resurso kaj origina resurso atingos 11.4%; dum la venontaj 5 jaroj la areo de arbaroj pliiĝos je 12. 5 milionoj da hektaroj, la procenta nombro de arbarkovro altiĝos al 21.66% kaj la nombro de arbaroj multiĝos je 600 milionoj da kubaj metroj.

 


Laŭ donitaĵo de la Ĉina Ŝtata Buroo de Statistiko, de la jaro 2009 ĝis la jaro 2013 la resursa konsumo de Ĉinio por 10 mil juanoj da totala enlanda produkto-valoro respektive malaltiĝis je 2.2%, 4.01%, 2.01%, 3.6% kaj 3.7%, en la unua duonjaro de la kuranta jaro tiu malaltiĝis je 4.2% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

 


En la jaro 2014 la Ĉina Federacio de Elektropovo anoncis, ke en la jaro 2013 la kvanto de produktita elektro per akv-energio estis 896.3 miliardoj da kilovatthoro kun la kresko je 5% kompare kun tiu de la jaro 2012; tiu per vent-energio estis 140.1 miliardoj da kilovatthoro kun la kresko je 36.3% kompare kun tiu de la jaro 2012; tiu per sun-energio estis 8.7 miliardoj da kilovatthoro kun la kresko je 143% kompare kun tiu de la jaro 2012; tiu per nuklea energio estis 112.1 miliardoj da kilovatthoro kun la kresko je 14% kompare kun tiu de la jaro 2012.

 


Laŭ la "Jarlibro de BP pri Statistiko de fueloj de la Mondo" en la jaro 2014, en la jaro 2013 la proporcio de la fuela strukturo de Ĉinio estas: karbo -- 67.5%, kiu kreis la novan malmultecon en la historio; petrolo -- 17.8%, plej malmulta de la jaro 1991; naturgaso -- 5.1%, kies kreska proporcio troviĝis en la unua loko en la mondo kompare kun tiu de la jaro 2012.

 


Laŭ la rezulto de la 8-a kalkulado de arbara resurso de Ĉinio anoncita en majo de 2014, en la jaro 2009 la arbara areo de Ĉinio estis 195 milionoj da hektaroj kaj en la jaro 2013 -- 208 milionoj da hektaroj kun multiĝo je 12.23 milionoj da hektaroj. En la jaro 2009 la procenta nombro de arbar-kovro estis 20.36% kaj tiu en la jaro 2013 -- 21.63%. En la jaro 2009 la areo de artefaritaj arbaroj de Ĉinio estis 61.69 milionoj da hektaroj kaj tiu en la jaro 2013 -- 69.33 milionoj da hektaroj kun multiĝo je 7.64 milionoj da hektaroj.

 

    "La Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" diras, ke en la pasinteco kaj nunteco la plej granda parto da ellasita forceja gaso venis el evoluintaj landoj, la pokapa ellaso de la evoluantaj landoj estas relative malmulta, kaj la ellasa kvoto de la lastaj altiĝos por plenumi ilian bezonon por ekonomia kaj socia disvolvado.

 

    La konvencio klare montras, ke la landoj, kiuj kontraktis la konvencion, devas surbaze de justeco kaj laŭ siaj respektivaj respondecoj, kiujn ili devas preni sur sin, kaj laŭ siaj kapabloj protekti klimatan sistemon por la interesoj de la homaro en la nunteco kaj estonteco; kontraktintoj de la evoluintaj landoj devas la unua preni agadon por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj ĝian malutilan influon. La konvencio postulis ankaŭ, ke la kontraktintaj landoj ellaboru, plenumu, anoncu kaj ofte novigu sian projekton pri traktado de klimata ŝanĝiĝo.

 

    La tendenco de la klimata ŝanĝiĝo en Ĉinio preskaŭ estas sama kun tiu en la tutglobo. Kiel respondeca evoluanta lando, Ĉinio donis grandan atenton al la klimata ŝanĝiĝo. Ĝi fondis rilatan organizon por reguligi politikojn pri klimata ŝanĝiĝo, laŭ la postulo de la strategio por daŭrigebla disvolvo ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj pri traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj faris pozitivan kontribuon por malrapidigi kaj adapti klimatan ŝanĝiĝon.

 

    Jenaj grafikaĵoj montris, ke Ĉinio ĉiam persistas en la principo pri "komuna tamen distinga respondeco" kaj praktike plenumas sian promeson laŭ sia disvolva nivelo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments