Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Luo Pengpeng, direktorino de la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado

| 2014-10-22
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Luo Pengpeng, direktorino de la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado

 

    De la 25-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto de 2014 en la Ĉina Muzeo de Belartoj okazis la 3-a Internacia Ekspozicio de la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado aranĝita de la Ĉina Nacia Akademio de Artoj. La verkoj de Luo Pengpeng, direktorino de la instituto, estis metitaj en la unua stando en la ĉefa ekspoziciejo. 

 

    Kiel taksita de la ĉina sigel-gravuristo Han Tianheng "Luo Pengpeng volontas dediĉi sian tutan vivon al la sigelilo-gravuraj aferoj kaj ŝi kapablas fari grandajn aferojn inkluzive de verkado de artoj, organizado kaj administrado de artaj aranĝoj, edukado kaj disvastigo de artoj."

 

    Kun persisteco

 

    En sia infaneco Luo Pengpeng ofte ĝoje kuris en la kabineton de sia patro. La odoro de libroj kaj la albumoj de antikvaj sigeloj kolektitaj de la parto donis al ŝi belan memoron. En la aĝo de 7 jaroj sub la gvido de la patro ŝi gravuris la unuan verkon "芃子" (Pengzi, ŝia karesa nomo) sur la segil-ŝtoneto per la malgranda gravurilo farita de la patro por ŝi.

 

    En la aĝo de 18 jaroj Luo Pengpeng faris la decidon fariĝi sigel-gravuristo. Ŝi komencis tag-nokte fari gravuradon imitante albumojn de antikvaj sigeloj kolektitajn de la patro. Tio metis bonan fundamenton por formiĝo de ŝia arta stilo de sigelila gravurado.

 

    En la jaro 1980 la fama butiko de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj Rongbaozhai varbis laboranton pri sigelilo-gravurado. Luo Pengpeng estis la plej elstara inter pli ol 30 kandidatoj. Laŭ regulo de la ekzameno la kandidatoj devas gravuri la ĉinajn ideogramojn "傲雪". Dum la tuta mateno Luo Pengpeng gravuris nur la ideogramon "傲". La ekzamenanto diris al ŝi: "Ni konis vian nivelon, vi povas foriri." Luo diris: "Mi volas plenumi mian gravuradon." Je la 17-a horo ŝi fingravuris la duan ideogramon. Ŝia persisteco emociis la ekzamenantojn.

 

    Jam pasis pli ol 30 jaroj post ŝia ekokupiĝo pri verkado de sigelilo-gravurado en Rongbaozhai. Intertempe ŝi iam laboris en iu eldonejo kaj nun en la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado. Dum laborado en la eldonejo ŝi redaktis pli ol 160 librojn pri sigelilo-gravurado kaj kaligrafio; laborante en la instituto ŝi organizis multajn grandajn aranĝojn pri sigelilo-gravurado kaj kaligrafio, kiuj havas bonan influon ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj. Krom tio kune kun siaj kolegoj ŝi starigis en Ĉinio la sciencan branĉon pri sigelilo-gravura arto.

 

    En la jaro 1983 Luo Pengpeng gajnis la unuan lokon en la konkurso de sigelilo-gravurado okazinta en Pekino; en la jaro 1988 ŝi gajnis la premion pri atingoj de eminentaj junuloj donitan de la Ĉina Ministerio de Kulturo; en la jaro 1992 ŝi estis honorita per la titolo "ŝtatnivela sigel-gravuristo"; en la jaro 2006 Luo Pengpeng servis kiel konstanta vicdirektorino de la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado kaj poste kiel ĝia direktorino; en la jaro 2008 ŝi ricevis la titolon "Eminenta specialisto de la Ĉina Ministerio de Kulturo".

 


Sigelilo-gravuraĵo de Luo Pengpeng

 


Sigelilo-gravuraĵo de Luo Pengpeng

 


Sigelilo-gravuraĵo de Luo Pengpeng

 

    La sigelilo-gravuraĵoj de Luo Pengpeng estas fortaj, viglaj kaj liberaj. Ili kombinis malmolecon kun moleco kaj kunligis ruĝon kaj blankon. Ŝi prenis antikvajn sigelojn kiel bazon, serĉadas la stilon malkomplikan kaj simplan, kreadas novon el malnovo. En la arta formo ŝi donas atenton al daŭrigo kaj disvolvo de la tradicia sigelilo-gravurado. Ŝi donas atenton ankaŭ al la harmonio kaj unueco de la enhavoj de gravuraĵoj kaj ilia art-formo, kaj al la kunfandiĝo de gravura maniero kaj sento. Han Tianheng diris: "Ŝiaj sigelilo-gravuraĵoj havas bonan aranĝon de ruĝo kaj blanko. Ŝi povas ne nur serĉi inspiron, sed ankaŭ konsideri la enhavon de gravuraĵoj kaj atenti la esprimon de sentoj. 

 

    Gvidi laboron pri peto de nemateria kultura heredaĵo

 

    Septembre de 2008 sub la gvido de Luo Pengpeng la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado sub la Ĉina Akademio de Artoj kaj la Xiling-a Societo de Sigela Arto kune prezentis al UN la peton pri enlistigo de la sigelilo-gravura arto de Ĉinio kiel "reprezenta verko de la homaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj".

 

    Redakti materialojn pri la peto, fari dokumentan filmon, subskribi kune kun artistoj kaj grupoj pri sigelila gravurado en diversaj lokoj de Ĉinio interkonsenton pri aprobo de la peto... Tiuj laboroj estis plenumitaj dum 10 tagoj inter la 14-a kaj la 23-a de septembro 2008. Dum la tagoj Luo Pengpeng preskaŭ ne povis ripozi tag-nokte. Pro troa laceco ŝi eĉ perdis la vojon, kiam ŝi veturigis aŭton hejmen post fino de la laboro.

 

    Septembre de 2009 la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de UN aprobis enmeti la sigelilo-gravuran arton de Ĉinio en la "Nomliston de la Homaj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj".

 

    Por Luo Pengpeng la sukcesa peto de la sigelilo-gravura arto kiel nemateria kultura heredaĵo estas afero plej signifa en ŝia vivo. Ĉar tio povas ne nur plue disvastigi tiun antikvan arton de Ĉinio en la mondo, sed ankaŭ akceli protektadon kaj daŭrigadon de la sigelilo-gravura arto en Ĉinio.

 

    Starigi sciencan branĉon

 

    La sigelilo-gravura arto de Ĉinio havas historion de pli ol 3 700 jaroj. Tamen ĝi ne estis kiel sendependa scienca branĉo. Luo Pengpeng opinias, ke se iu arto ne havas sian sciencan branĉon, ĝi ne povos daŭrigi kaj disvolvi.

 


Kaligrafaĵo de Luo Pengpeng

 

    Dum multaj jaroj kiel direktorino de la Ĉina Arta Instituto de Sigelila Gravurado, Luo Pengpeng ĉiam persistis en la instrua politiko pri kulturado de talentuloj pri sigelilo-gravura arto kaj kulturis grandan nombron da junaj sigelilo-gravuraj artistoj. En la jaro 2007, dank' al la penado de Luo Pengpeng kaj ŝiaj kolegoj la Ĉina Arta Instituto de Sigelila Gravurado malfermis la unuan kurson por magistrecaj studentoj pri sigelilo-gravura arto kaj varbis la unuajn studentojn. Nun pli ol 100 studentoj diplomiĝis el la kurso. Ĝia starigo markis, ke la sigelilo-gravura arto de Ĉinio havas sian sciencan branĉon. Ŝajnas al Luo Pengpeng, ke tio estas unu el la plej signifaj aferoj, kiujn ŝi faris dum sia vivo. 

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments