Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

APEK varmigis la turismon en Pekino

| 2014-10-22
Bookmark and Share

de CHEN XINZHOU

 


La ĉefa konstruaĵo por la konferenco de APEK -- la Hotelo "Richu Gongfang (La suno leviĝas de l' oriento)"

 

    Ĉe la lago Yanxi de la distrikto Huairou de Pekino, en mezaŭtuno la tieaj ĉielo smeraldas, akvo klaras kaj turistoj vicas. La "etoso de APEK" jam kovras la lagon eĉ du monatojn antaŭ la inaŭguro de la Ekonomia Ŝtatestra Kunveno sub la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK) . 

 

    "Mi venis ĉi tien ĝuste por la kunvenejo de APEK." 66-jara vizitanto Tian Furen ne povis regi sian ridon rigardante la nove konstruitan kunvenejon sur la insulo de la lago Yanxi. Li diris: "La okazigo de la kunveno akordas al la sezona tempo, natura pejzaĝo kaj homa kunlaboro, altigante nian spiriton."

 


Gazono antaŭ la ĉefkunvenejo de APEK

 

    Yu Rongtian, respondeculo de la turismejo, ĝoje konigas la ŝanĝojn de la loko al la turistoj kiuj alvenis speciale. Li diris, ke ekde marto de la kuranta jaro, la distrikta registaro faris investon por novigi la turismajn ekipaĵojn, bonigi la vojojn kaj aldonis novajn aranĝojn, ekzemple paŝejojn ĉe riveretoj, akvan ekranon kaj tiel plu, tiel ke la vojaĝo de turistoj fariĝos pli konforta kaj naturproksima. Ankaŭ la kunveno de APEK varmigis ĉi tiun 4A-klasan turisman regionon, ĝis la fino de aŭgusto, la nombro de vizitantoj multiĝis je 50 mil kompare kun tiu en la sama tempo de la pasinta jaro, kaj de post aŭgusto la turistoj en feriaj tagoj atingis 6 aŭ 7 mil homfojojn potage. 

 

    Fan'gezhuang estas la plej proksima vilaĝo al la kunvenejo de APEK laŭ rekta distanco. Paŝante sur la turisma strato de la vilaĝo, oni povas vidi, ke multaj vendejoj de specialaj manĝaĵoj kaj folkloraj prilaboraĵoj jam malfermiĝis, geknaboj ludas en la rivereto ĉe la strato, la koloraj flagoj kun la votoj "APEK venas, Huairou vin bonvenigas" sur vojlampaj fostoj estas ege okulfrapaj.

 

    "Antaŭ kelkaj jaroj, la strato estis malpura kaj malorda, sed post rearanĝo, nun la medio de nia vilaĝo estas tiel bona, multaj homoj venas sin distri ĉi tien." Du Rongjin, patrolisto de la strato, ridante diris: "La internacia konferenco okazos ĉe nia hejmpordo, tio estas tre rara afero kaj donas al ni grandan honoron."

 


La strato de la vilaĝo Fan'gezhuang

 

    57-jara Chen Fengying estas estrino de la restoracio "Tradicia toufu-o" sur la strato. Nun ŝi estas ege okupita. Malpli ol 2 monatoj post la malfermiĝo de ŝia restoracio, ŝia toufu-a entrepreno jam famiĝis, vizitantoj eĉ devas atendi laŭvice por gustumi ŝian toufu-on en feriaj tagoj. Ŝi diris: "Niaj toufu-oj estas faritaj laŭ tradicio, ili estas ŝatataj de turistoj kiuj venas de urboj al ĉi tie. Normale ni foruzas ĉiutage 30 ĝin-ojn (15 kilogramojn) da sojfabo, semajfine 60 ĝin-ojn. Ege okupita mi estas!" 

 

    Bao Kun, juna estro de la vilaĝo pasintjare enoficiĝinta, klarigis al la raportisto, ke post kiam la strato remalfermiĝis post la renovigo en la komenco de aŭgusto, turistoj de la centraj partoj de Pekino amase venas, oni povas akcepti potage ĉirkaŭ 2 mil homfojojn en semajfinaj tagoj. Nun la strato havas pli ol 130 butikojn.

 

    "Nia vilaĝo esperas, okaze de la konferenco de APEK, montri sin kiel apartan vilaĝon de norda Ĉinio per rebonigo de la medio. Ni prezentos specialajn bongustaĵojn kaj tradician kulturon de Ĉinio al la gastoj, kiuj venos el diversaj lokoj de la mondo, kaj samtempe provizi la urbanojn per loko por turismado kaj distrado, kaj tio riĉigos la lokanojn." Bao Kun diris.

 


Pejzaĝo de la lago Yanxi

 

    La distrikto Huairou situas en la norda parto de Pekino je pli ol 50 kilometroj for de la urbocentro, ĝi estas nomata kiel la "ĝardeno de Pekino" pro la bona medio kaj pitoreska pejzaĝo. Nun, trafante la bonŝancon de la venonta konferenco de APEK, la distrikto plenforte faras infanstrukturan konstruadon, polucian mildigon, starigon de renomo por turismado, komerc-servan novigon kaj aliajn plialtigojn de ĉiuj flankoj. Oni finis 55 rebonigojn de la medio, kaj beligis pli ol 280 vilaĝoj. 

 

    "La konferenco de APEK kondukas al Huairou grandan ŝancon por salte evolui." Tion diris Qi Jing, sekretario de la distrikta komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la distrikto klopodas por la bonigo kaj novigo: ĝi ne nur liveros gardadon al la konferenco, sed ankaŭ donas konkretajn bonojn al la popola vivo. Tio postlasos riĉaĵon por la venonta disvolvo de la distrikto.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments