El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nebulo influas vojaĝon al Ĉinio

| 2014-10-22
Bookmark and Share

 

    La 20an de oktobro Ĉina Turisma Esplor-Instituto publikigis raporton, ke nebulo influas vojaĝon al Ĉinio.

 

    Ĉinio gastigis 129,08 milionojn da fremdlandanaj vojaĝintoj en la jaro 2013, je 2,51% malpli multe ol en la antaŭa jaro, tuj post Francio, Usono kaj Hispanio, diris la raporto.

 

    La en-landlima turismo de Ĉinio en la lasta jaro enspezis por ĝi 51,66 miliardojn da usonaj dolaroj de fremdaj valutoj, je 3.27% pli multe ol en la antaŭa jaro, laŭ la raporto.

 

    Dai Bin, ĉefo de la instituo, diris, ke malbona vetero, diplomataj rilatoj, terorismo kaj malrapidiĝo de la monda ekonomio influis vojaĝon al Ĉinio.

 

    Dai aldonis, ke precipe forta nebulo pliigas la maltrankvilon de turistoj, kio estas atendata solvota per plibonigita leĝgarantio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments