El Popola Ĉinio>头条新闻>

Belulino-roboto altiras atenton de la publiko

| 2014-10-22
Bookmark and Share

 

    Hom-simula belulino-roboto estis eksponata en la 7-a Kultura Ekspozicio de la Procvinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio. La roboto estis kreita de la Xi'an-a Sciencteknika Kompanio pri Superhomaj kaj Hom-simulaj Robotoj.

 

    La artefarita belulino scipovas kapjesi, palpebrumi, gesti kaj eĉ fari facilajn konversaciojn kun homoj. Ŝia realeca aspekto altiris atenton de la vizitantoj.

 

    La ekspozicio okazis de la 9-a ĝis la 11-a de oktobro en Lanzhou, ĉefurbo de Gansu, samtempe kun la 3-a Internacia Konferenco pri Kulturaj Industrioj, kiu allogis ĉ. 500 gastojn el pli ol 60 landoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments