El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina volontulo kontribuis hematopoezajn trunkĉelojn por korea malsanulo

| 2014-10-23
Bookmark and Share


Akompanate de siaj edzo kaj filino, Yang Xiuqun en kontribuo de hematogeneaj trunkaj ĉeloj

 


Yang Xiuqun en kontribuo de hematopoezaj trunkĉeloj

 

    La 22-an de oktobro Yang Xiuqun, volontulo el la urbo Qinhuangdao de la provinco Hebei en norda parto de la lando, kontribuis siajn hematopoezajn trunkĉelojn en la Ĝenerala Hospitalo de Aerarmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo por savi la vivon de korea malsanulo.

 

    42-jara Yang Xiuqun estas vendistino de meblo. Ŝi amas publikan intereson kaj 6-foje kontribuis sian sangon ekde la jaro 2000. En majo de 2005 ŝi sin anoncis kiel kontribuanto de hematopoezaj trunkĉeloj.

 

    Chen Rixin, vicdirektoro de la filio de la Medola Banko de Ĉinio en la provinco Hebei, konigis, ke ekde julio de 2012 post la oficiala aliĝo de la Medola Banko de Ĉinio al la Medola Banko de la Mondo, 5 volontuloj el la provinco Hebei faris kontribuon kaj Yang Xiuqun estas la 6-a.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments