El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Vladimir Masalkin forpasis

| 2014-10-23
Bookmark and Share

 

    La 20an de oktobro 2014 en Naro-Fominsk forpasis Vladimir Pavloviĉ Masalkin (1956-2014) , diplomita lingvoinstruisto, konata uzbekistana esperantista aktivulo. Komence de la 1980aj jaroj li estis sekretario de la Taŝkenta Esperanto-Klubo kaj sekretario de la legenda tendaro OrSEJT-23 (1981) en Sukok. Dum multaj jaroj li okupiĝis pri tradukoj de ruslingvaj poemoj en Esperanton. Vladimir Masalkin tradukis poemojn de Boris Pasternak, Marina Cvetajeva, Anna Aĥmatova k. a. Laŭreato de Liro-83 en la branĉo "Traduka poezio", laŭda mencio en Liro-84 ("Originala poezio"). Dum la du lastaj jardekoj li loĝis en Moskvo kaj Apudmoskvo.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments