El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkcios la unua helikoptero de Ĉinio por fari profesian aeran savadon

| 2014-10-24
Bookmark and Share


La Aera Medicina Sav-grupo 999 kaj germanaj savistoj en trejnado

 

    Laŭ konigo de la Pekina Ruĝa Kruco, la unua helikoptero de Ĉinio por fari profesian aeran savadon ekfunkcios en la 28-a de oktobro kaj la unua asekuro pri urĝa savado en aero estos lanĉita en la 29-a de oktobro. Tiam oni povos preni "taksion en aero" paginte minimume 299 juanojn ĉiu-jare.

 

    Lü Shijie, vicprezidanto de la Pekina Ruĝa Kruco, konigis, ke Pekino la unua komencos aeran savadon por trakti urĝajn eventojn en grandaj urboj, konservi sekurecon kaj stabilecon, preventi kaj redukti naturajn katastrofojn, realigi aeran savadon kaj ludi rolon por garantii grandajn konkursojn. Nun Pekino prezentis al rilata departemento peton pri elekto de sportejoj kaj lernejoj, kie oni povas parki aviadilon, kaj kunlaboros kun hospitaloj por fari savadon.

 

    Post ĝia ekfunkciiĝo oni povos mendi rilatajn servojn ĉe la Pekina Retejo por Aera Savado, rilata agentejo kaj WeChat.

 

    En la fino de 2016 la nombro de helikopteroj por savado multiĝos al 4 kaj fondiĝos la profesia aera savtaĉmento.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments