Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Pekino klopodas por akvo

| 2014-10-24
Bookmark and Share

de RAO PEI

 


Granda akvoreproduktejo en Gaobeidian de Pekino

 

    Pekino estas urbo al kiu serioze mankas akvo. Laŭ statistiko la averaĝa kvanto de uzebla akvo por ĉiu loĝanto de Pekino estas nur mal pli ol 200 kubmetroj. Tio estas tro malmulta kompare kun la internacia kordono: 1 000 kubmetroj pohome. Ekde la jaro 2009, la Pekina Grupo pri Drenado novigis sian 8 fabrikojn, kiuj prilaboras malpuran akvon kiel produktejoj de reutiligebla akvo. Ĝis la fino de la jaro 2013, la grupo jam konstruis aŭ finis la novigan laboron de 5 akvoproduktejoj, kaj ĉiutage povas provizi 1 040 mil kubmetroj da uzebla akvo. Oni finnovigos aliajn du fabrikojn antaŭ la jarfino de 2015. 

 

    Ĉiuj elektrejoj uzu reproduktitan akvon

 

    Nun ĉiuj el la termoelektrejoj en la urba regiono de Pekino uzas reproduktitan akvon kiel malvarmigilon. Tia akvo estas uzata por aldoni akvon el turo, plenigi akvujon de laborejo kaj akvumi plandaĵojn, la kvanto de ĉiutaga uzo estas 30 mil kubmetroj.

 


Laboranto de la pumpejo de Xicheng kontrolas aparatojn.

 

    Antaŭ ne longe, la raportisto trovis, ke en la akvopumpejo de la distrikto Xicheng, la reproduktita akvo prilaborita de du produktejoj en la orienta parto de Pekino fluas okcidenten al du elektronejoj ĝuste tra ĉi tiu pumpejo. Dai Yuhua, direktoro de la akvoresursa fako de la Pekina Buroo pri Akva Administracio, klarigis: "Malpura akvo estas prilaborata en fabrikoj kaj sekve pumpata al reproduktejo por profunda purigo, kaj fine ĝi fluas al elektrejo."

 

    Reproduktita akvo revivigas akvajn vidindaĵojn

 

    La reproduktita akvo solvas la problemon de la konflikto inter la popola vivo kaj akva vidindaĵo. Laŭ la konigo de la grupo, nun sume en 25 vidindejoj oni uzas la purigitan akvon por rivero aŭ lago. Rezulte ekzemple en la Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan, sudokcidenta urbogarda rivero kaj aliaj vidindaĵoj, la akva pejzaĝo reviviĝis pro plena akvo.

 


Akvoreproduktejo en norda Pekino

 

    Yuanmingyuan komencis uzi reproduktitan akvon kiel aldonitan akvon por sia lago de novembro de 2011, kaj la uzata akvokvanto jare atingis 6 400 mil kubmetrojn. Dank' al la aldonita akvo, la ĝardeno sukcese okazigis la lotusan festivalon, ĝia bona akva medio eĉ allogis kelkajn nigrajn cignojn kiel loĝantoj de la parko. 

 

    La reproduktita akvo estas uzata ne nur por urba verdigo, sed ankaŭ por surŝprucigi stratojn, kaj estas utiligata ankaŭ en aliaj flankoj. Oni verŝas tian akvon en verdan zonon en iuj pekinaj stratoj, kaj ĉiujare 31 mil kubmetroj da reproduktita akvo bonigas la medion de la urbo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments