Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Malmultkarbona vivo de popolanoj kondukataj de la ĉina registaro

| 2014-10-24
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Li Keqiang en parolado en la inaŭguro de la 8-a Somera Davos-Forumo

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la inaŭguro de la 8-a Somera Davos-Forumo okazinta en la komenco de septembro, ke en la unua duono de la kuranta jaro, rimarkinde malrapidiĝis la investado kaj produktado de la entreprenoj kun granda konsumado de fueloj kaj multa ellasado. La konsumado po unuo da enlanda totala produktovaloro reduktiĝis je 4,2% kaj la ellasado de karbono reduktiĝis je ĉirkaŭ 5% kompare kun tiu en la lasta jaro; kaj la malaltiĝo kaj reduktiĝo estas plej grandmezuraj en la lastaj multaj jaroj. 

 

    Kondukate de la politikoj de la registaro kia financa subvencio, ĉinoj jam sin okupas en la praktikado de malmultkarbona vivo, kiam diversaj fakoj aktive alprenas rimedojn por ŝpari fuelojn kaj redukti ellasadon.

 

    Anstataŭigi karbon per elektro en pekinaj stratetoj

 

    En la centraj kvartaloj de Pekino ankoraŭ staras iuj unuetaĝaj domoj. Pasintece en vintro tiuj domoj sin varmigis per karbo. Kun evoluado de la urba konstruado, en la jaro 2014, karbo estas anstataŭigita per elektro por 264 miloj da familioj. Se unu familio konsumas averaĝe tunon da karbo dum unu jaro, do ĉiujare reduktiĝas ellaso de karbona dioksido je 690 miloj da tunoj, tiu de sulfura dioksido je 2 milionoj kaj 240 miloj da kilogramoj kaj tiu de nitrogena oksido je miliono kaj 950 miloj da kilogramoj.

 


Elektra hejtado en ordinara familio en la Orienta Kvartalo de Pekino

 

    En tempodaŭro de hejtado tiuj familioj uzas elektron de la 21-a horo ĝis la 6-a horo de la sekvanta tago kaj povas preni laŭ koncernaj normoj subvencion pro elektro uzata en vintraj noktoj. Ekzemple, por unuetaĝa domo je 20 kvadrataj metroj oni devas elspezi 1 800 juanojn por hejtado per karbo; sed per elektro elspezi ĉirkaŭ 1 900 juanojn, tamen la loĝantoj devas elspezi nur mil juanojn kaj ŝparas ĉirkaŭ 800 juanojn pro la registara subvencio. 

 

    Fotovoltaiko en la hejmoj de ordinaraj popolanoj

 

    En plejparto da lokoj de Ĉinio estas pli bona la sunradia kondiĉo. De la lastaj jaroj Ĉinio energie antaŭenpuŝas disvolvon de fotovoltaikaj aferoj, prezentis koncernajn politikojn kiaj Opinioj por akceli sanan disvolvon de fotovoltaikaj aferoj kaj Provizoraj rimedojn por administrado super distribua elektrumado kaj liveras subvencion al la uzantoj de la energio. Kaj nemalmultaj popolanoj komencis per tio energi-ŝparan memservan vivon.

 

    En la urbo Changchun en nordorienta Ĉinio, iu ordinara hejmo konstruis malgrandan fotovoltaikan elektruman stacion. Sur la tegmento estis instalita 5-mil-voltaj fotovoltaikaj paneloj. Tia stacio jare elektrumas 6 milojn da kilovatthoroj, kaj la familio mem uzas 900, kaj superflua elektroenergio estas aĉetita de elektroproviza entrepreno kaj la familio jare profitas el tio pli ol 4 mil juanojn. Tiaj fotovoltaikaj stacioj tre popularas en diversaj lokoj de Ĉinio.

 


Tegmento de domo de ordinara familio plene kovrata de paneloj de fotovoltaiko

 

    Tre multas la avantaĝoj de tia elektruma stacio: plene utiligi puran sun-energion; redukti kvanton de karbo, redukti ellason de karbonaj polveroj, sulfura dioksido kaj aliaj similaj poluaĵoj. 

 

    Nov-energia aŭto en la vivo de popolanoj

 

    La problemoj pri fueloj por trafikado kaj medio estas grava defio vizaĝata de la tuta terglobo en la 21-a jarcento, kaj ŝanĝi la sistemon pri la fueloj por la trafikado de Ĉinio ja estas la ĝenerala tendenco.

 

    Nun en Ĉinio troviĝas 220 miloj da gas-aŭtoj, pli ol 700 gasprovizaj stacioj, kiuj jare anstataŭigas milionon kaj 500 milojn da tunoj da petrolo. La produktado de malgrandtipa elektro-energia aŭto jam estas industriigita en malgranda skalo; pluraj tipoj de aŭtoj miks-povaj estas konfirmitaj de la lando. De la fino de la jaro 2013 la aŭto de fuela pilo estas ekzamenata en eksperimenta veturado.

 


Stacio por elektrado por nov-pova aŭto en Pekino

 

    Nun multaj ĉinoj elektas unue novpovan aŭton pro tio, ke unuflanke fortiĝas ilia konscio pri medio, kaj ili preferas malmultkarbonan vivon; kaj krome la populara benzina aŭto estas limigita en aĉetado, sed tiu de novpova aŭto, ne limigita.

 

    Verda prilumado en miloj kaj miloj da familioj

 

    Nun en ĉinaj urboj energiŝpara lampo jam populariĝis al preskaŭ ĉiuj familioj. Tia lampo povas ŝpari elektron je ĉirkaŭ 70%, kaj tiel rimarkinde reduktiĝas la poluo al la aero kaŭzita de centralo. Antaŭ 29 jaroj Ĉinio ekproduktis tian lampon. De la jaro 2008, nia lando, pere de financa subvencio, rapidigas la aplikadon de la energiŝpara lampo, led(luma elradia diodo)-lampo kaj similaj altefikaj prilumaj produktoj, kaj paŝo post paŝo eliminas la inkandeskan lampon kaj aliajn produktojn, kiuj multe konsumas energion. En 6 jaroj ĝis la fino de 2013 oni popularigis sume 780 milionojn da altefikaj prilumiloj, kiuj jare ŝparas elektron je 32 miliardoj da kilovatthoroj.

 


Reklamo pri energi-ŝpara lampo

 

    Laŭ materialo, se 40% de la inkandeskaj lampoj en Ĉinio estus anstataŭigitaj, kalkulate de uzado de lampoj en kvar horoj ĉiutage oni povus ŝpari elektron je 85,8 miliardoj da kilovatthoroj, t. e., la elektruma kvanto de la centralo ĉe Tri Gorĝoj de la rivero Yangzi. De la jaro 2008 al la jaro 2010 la ĉina registaro, pere de financa subvencio, popularigis 360 milionojn da altefikaj prilumaj produktoj kaj pro tio ŝpariĝis elektro je 29 miliardoj da kilovatthoroj kaj reduktiĝis ellaso de karbona dioksido je 29 milionoj da tunoj. Kaj pro la forta popularigo de energi-ŝparaj lampoj fare de la registaro, ege malmultiĝis la poluado kaŭzita de prilumado al la aero.

 

    Verda vojado per publika biciklo

 

    En la jaro 2008 Pekino ekplasis publikan biciklon. Kaj de tiam, la publika biciklo faciligas la verdan vojadon de urbanoj, kaj samtempe ludas certan rolon por redukti la poluadon al la atmosfero. Ĝis la 6-a de la lasta aŭgusto, la luitaj publikaj bicikloj nombriĝis al 25 miloj en pli ol 600 luejoj. Laŭ plano en la jaro 2015 la servaj sistemo kaj reto por la luita publika biciklo nombriĝos respektive je 50 miloj da bicikloj kaj 1 000 luejoj, kiuj lokiĝas en ĉefaj centraj kvartaloj, trafikaj aortoj kaj komercaj kvartaloj.

 


Luprenado de publika biciklo en Pekino

 

    Por altiri urbanojn al biciklado praktikiĝas tuja uzado kaj senprokrata redono post uzado. Koncernaj fakoj alprenas la modelon "senpago plus malalta prezo". Interne de 20 horoj oni pagas maksimume 20 juanojn. 

 

Redaktoro: Zhu Mingyi

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments