El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉino estros la Internacian Telekomunikan Union

| 2014-10-27
Bookmark and Share


Zhao Houlin

 

    Zhao Houlin estis elektita por la posteno de ĝenerala sekretario de la Internacia Telekomunika Unio (ITU) por la periodo de kvar jaroj ekde la venonta jaro. Estas la unua fojo, ke ĉino fariĝos ĉefgvidanto de tiu ĉi 150-jara internacia organizaĵo.

 

    ITU estas faka organizaĵo pri informa kaj komunika teknologio en la sino de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    La 30-an de oktobro la konferenco de ITU okazinta en Busan, Koreio, elektis Zhao Houlin por la posteno por la venontaj kvar jaroj. Nun li servas kiel vicĝenerala sekretario.

 

    Li ricevis subtenon de 152 membro-ŝtatoj kaj enoficiĝos en la venonta januaro.

 

    Zhao naskiĝis en 1950 en la province Jiangsu, kaj diplomiĝis ĉe la Nankina Universitato pri Poŝto kaj Telekomunikado. Pli poste li magistriĝis pri telematiko ĉe la Universitato de Essex en Britio.

 

    Li servis kiel direktoro de la Buroo pri Telekomunika Normigo de ITU de 1999 ĝis 2006. En 2006 li fariĝis vicĝenerala sekretario de la organizaĵo. En 2010 li re-elektiĝis por la dua kvarjara oficperiodo.

 

    Zhao Houlin estas la tria ĉino, al kiu oni komisiis gvidan rolon en faka organizaĵo de UN. La aliaj estas Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj Li Yong, ĝenerala direktoro de la Organizaĵo por Industria Disvolviĝo.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments