El Popola Ĉinio>头条新闻>

La volontuloj de APEK estas trejnataj en Pekino

| 2014-10-27
Bookmark and Share


Volontuloj en trejnado pri etiketo

 

    Matene de la 21-a de oktobro en Pekino estis malfermita la kurso por volontuloj, kiuj servos por la Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Dum la sekvantaj 8 tagoj 2 280 volontuloj el la Pekina Universitato, Tsinghua Universitato kaj aliaj 21 superaj lernejoj laŭvice partoprenas en fermita trejnado. Ili sisteme lernas sciojn pri APEK, volontula servo, angla lingvo por internacia kunveno, etiketo, urĝa traktado kaj memprotektado kaj pri kulturo de Pekino.

 

    Laŭ konigo la 2 280 volontuloj estis elektitaj el pli ol 8 300 kandidatoj. Triono de ili trapasis ekzamenon de la 6-grada kolegia angla lingvo kaj tiun de la 8-grada profesia angla lingvo. Krom anglalingvaj volontuloj estas ankaŭ volontuloj, kiuj scipovas respektive la lingvojn japanan, rusan, francan, germanan, hispanan kaj portugalan. Antaŭ la kurso tirante profiton el spertoj de Rusio kaj Indonezio pri gastigo de kunveno de APEK la organizanto aranĝis ekzamenon de la angla lingvo TOEIC por taksi la kapablon de la volontuloj pri anglalingva interfluo en internacia atmosfero. Laŭ la ekzamena rezulto oni aranĝos por volontuloj postenon por liveri al la kunveno plej bonan servon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments