El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis revenan spacveturilon

| 2014-10-27
Bookmark and Share

 

    La 24an de oktobro Ĉinio lanĉis senhoman spacveturilon por ekzameni la teknikojn uzotajn por Chang'e-5, la venonta lunsondilo, kiu plenumos la unuan lunan mision de Ĉinio kun reveno al la Tero.

 

    La spacveturilo estis lanĉita per la raketo Long-Marŝo-3C en Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi apartiĝis de la raketo kaj eniris la atenditan orbiton nelonge post la lanĉiĝo.

 

    Disvolvita de la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Tekniko la spacveturilo flugos por ok tagoj ĉirkaŭ la luno por duon-cirklo kaj revenos al la tero.

 

    Revenante la spacveturilo proksimiĝos al la tera atmosfero per la rapido de proksimume 11,2 kilometroj ĉiusekunde kaj resaltiĝos por malrapidiĝo antaŭ denova eniro en la atmosferon. Ĝi surteriĝos en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments