El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rekorde granda komitato de TEJO

| 2014-10-27
Bookmark and Share

 

    En la nova komitato de TEJO estas sume tridek komitatanoj A, kiuj reprezentas landajn sekciojn. Estis konfirmita la elekto de komitatanoj por sep landaj sekcioj, kiuj ne estis reprezentitaj dum la antaŭa oficperiodo: Ĉinio, Danio, Irano, Madagaskaro, Nepalo, Norvegio kaj Togolando.

 

    Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, unuavice ĝuste pro la landaj sekcioj la komitato de TEJO nun estas pli granda ol dum multaj jaroj.

 

    – Se ili aktivas, ili facile alportas siajn reprezentantojn al TEJO. Due, temas ankaŭ pri aliĝado de novaj landaj sekcioj – pasintmandate Meksika Esperanto-Junularo estis reprezentita por la unua fojo. Nun aldoniĝis komitatano de la antaŭnelonge aliĝinta Landa Sekcio el Nepalo. Por kaj novaj kaj malnovaj landaj sekcioj certe gravas ankaŭ vidi la agadon de TEJO kaj ĝian utilon. Klare oni pli atentas pri nomumado de komitatanoj, se oni sentas la bezonon de TEJO kaj vidas eblon kaj havas emon kunlabori en ĝi, por ĝi.

 

    Ankaŭ la aktiveco de la estraro de TEJO laŭ Łukasz Żebrowski havas signifon, por ke la landaj sekcioj ĝustatempe nomumu siajn komitatanojn.

 

    – Ne ĉiuj sekcioj estas same facile kontakteblaj. Ĉiam okazas ke en kelkaj kazoj necesas provi diversajn kanalojn por atingi ilin.

 

    Spite la laboron de la estraro, tri landaj sekcioj kiuj estis reprezentitaj en la komitato dum la pasinta mandatperiodo, ĝis nun ne valide nomumis siajn komitatanojn. Temas pri la asocioj en Finnlando, Japanio kaj Kroatio.

 

    En Kroatio la jara asembleo okazos nur en oktobro, do la komitatano ankoraŭ ne povis esti nomumita. En Japanio la supera aĝlimo de la junulara asocio estas 35 jaroj, kaj oni nomumis komitatanon pli ol 30-jaran, kiu ne povis esti akceptita de TEJO, ĉar komitatanoj de TEJO ne povas esti pli ol 30-jaraj. Kial mankas komitatano de Finnlando ne klaras.

 

    Jam en marto estis elektitaj kvar komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. Ĉar estis nur kvar kandidatoj por kvar postenoj, balotado ne okazis.

 

    Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la nova komitato?

 

    Łukasz Żebrowski diris kiam estis demandita pri la ĉefaj taskoj, ke tre grava tasko trafos la komitaton jam tre rapide. Temas pri la trijara strategio de TEJO. Ĝi estas tute nova dokumento, kiun TEJO ĝis nun ne kutimis havi. En lastaj jaroj ni tre progresis rilate al planado de nia agado. Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj la unujaraj laborplanoj de TEJO estis tre ĝeneralaj, 3-paĝaj dokumentoj. La lasta jam estis 14-paĝa kaj kresko estis ne nur kvanta, sed kompreneble ankaŭ enhava – ĝi multe pli precize difinis kion ni volas fari kaj kiel.

 

    "Havante jam tiujn spertojn, ni provas fari sekvan paŝon kaj formale plani agadon de TEJO en trijara perspektivo. Kompreneble ĝis nun ankaŭ tia pli longperspektiva ideumado okazis, sed ĝi ne estis formale priskribita. Nun ni pretigos la strategion, kiu baziĝos sur la agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo, do same kiel ĉe UEA. Ni esperas ke post ĉi tiu nuna unua provo, ĝi fariĝos rutina maniero de planado en TEJO," li diris.

 

    Li pensas, ke almenaŭ duono de la komitatanoj estas regule aktivaj, ekzemple kontribuas al cirkuleroj, ankoraŭ iom estas aktivaj de tempo al tempo, okaze de retaj voĉdonoj aŭ okaze de iuj specife por ili interesaj diskutoj. Fine kutime estas ankaŭ kelketaj komitatanoj, kiuj apenaŭ kontribuas.

 

    Aliflanke, tiu rigardo tamen estas nekompleta, ĉar ja inter la ĉefaj taskoj de komitatano estas ankaŭ transdonado de informoj de TEJO al siaj landaj aŭ fakaj sekcioj, al membroj, do povas esti tiel, ke tiuj, kiuj estas malpli aktivaj internacinivele estas tamen aktivaj en siaj medioj kaj tion ni ja ne povas facile rimarki.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments