El Popola Ĉinio>头条新闻>

La armeo de Usono forlasos Afganion

| 2014-10-28
Bookmark and Share

 

    Laŭ la raporto publikigita de Reuters en la 26-a de oktobro, la armeo de Usono kaj tiu de Britio en Afganio okazis ceremonion kiu signifas la oficialan finiĝon de la taskojn de la du armeoj. Tio estas signalo ke ili finis la 13-jaran militon en ĉi tiu lando. La soldatoj foriros baldaŭ, sed konsiderinte la sekurecon, oni ne publikigis la dataranĝon. La plej granda bazo Leatherneck (Camp Leatherneck) de la armeo de Usono, kiu situas en la provinco Helmand, estos redonita al la afgana flanko, kaj ankaŭ la armeo de Briotio redonos sian bazon Bastion (Camp Bastion) najbare ĉe la usona. Michael Fallon, brita ministro pri defendo, diris, ke la brita armeo kreis bonan ŝancon por la estonta stabileco de Afaganio, ili fieras pri tio. Sume 453 britaj soldatoj mortis en ĉi tiu 13-jara milito, dum la usona armeo perdis 940 membrojn eĉ nur en la provinco, la forpasintoj inkludas 360 marsoldatoj de la Marista Infanterio de Usono. Usonaj militistoj en Afganio estas la plej multaj inter la eksterlandaj armeanoj sur tiu ĉi lando, la nombro atingis 100 mil.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments