El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antikvaj rok-pentraĵoj trovitaj en Ĉinio

| 2014-10-28
Bookmark and Share

 

    Ĉinaj arkeologoj malkovris pli ol 40 rok-pentraĵojn en la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio, kiuj povas montri la nomadan vivon antaŭ miloj da jaroj.

 

    La gansu-provinca administracio pri kulturaj heredaĵoj diris, ke la pentraĵoj, trovitaj en Chijinshan-valo proksima al la urbo Jinchang, bildigas homajn vizaĝojn, bestojn kaj scenojn de ĉasado. Ili estis ĉizitaj sur glataj klifoj kaj bone konservataj.

 

    Esploristoj diris, ke plejmulto de la pentraĵoj estis kreitaj en la periodo inter la Orienta Zhou-dinastio (770 a.K.-221 a.K.) kaj Han-dinastio (202 a.K.-220 p.K.), kaj similas al la 200 rok-pentraĵoj malkovritaj en Jinchang en la 1990aj jaroj.

 

    Gansu estis hejmo de multaj antikvaj nomadaj setlejoj en la frua historio de Ĉinio. Murpentraĵoj liveras valorajn indikaĵojn al studoj pri ilia vivo, al kiuj mankas ĉi-rilataj historiaj arkivoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments