El Popola Ĉinio>头条新闻>

Surstrata artoprezentado kun urba aprobo

| 2014-10-28
Bookmark and Share


Balon-artisto Wang Shiping ĉe la Centro Jing An Kerry

 

    Sur stratoj de Ŝanhajo Wang Shiping, 31-jara junulo, jam delonge kutimas prezenti amuzaĵon per balonoj transvestite kiel klaŭno.

 

    Ekde la 25-a de oktobro tamen lia vivo draste ŝanĝiĝis: li ne plu bezonas timi intervenon de la urbaj aŭtoritatoj dum sia prezentado.

 

    Tio estas ĉar li fariĝis unu el la unuaj strataj artistoj, kiuj ricevis permeson de la urba registaro por surstrata prezentado.

 

    Elektitaj post zorga ekzamenado

 

    Dum unu-monata provperiodo ok artistoj–kiel klaŭnoj, magiistoj kaj kantistoj–elmontras sian talenton ĉe la Centro Jing An Kerry.

 

    Por ili eldonis permesilon la Ŝanhaja Asocio pri Prezentaj Artoj, kiu bezonis unu jaron por elekti la artistojn el pli ol 100 kandidatoj laŭ spertoj, lerteco kaj aliaj kvalitoj.

 

    Post la fino de la periodo la urba registaro decidos pri la estonteco de tiu ĉi iniciato.

 

    Por ne elvoki plendojn

 

    Surstrata prezentado, kiu estas konata en tiaj urboj kiel Novjorko, Parizo kaj Moskvo, fariĝis ankaŭ grava allogaĵo de Ŝanhajo, kiu pli kaj pli fariĝas internacia kultura metropolo.

 

    Tio tamen elvokis multe da plendoj flanke de urbanoj, ĉar iuj artistoj ne hezitas eĉ bloki straton kaj forfuĝas tuj kiam urbaj oficistoj montras sin.

 

    Per la ĉi-foja iniciato la urba administracio volas regi stratajn artistojn sub difinitaj reguloj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments