El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis senditaj la triaj materialoj de Ĉinio por helpi afrikajn landojn en la batalo kontraŭ Ebola

| 2014-10-29
Bookmark and Share


Ĉinaj materialoj al afrikaj landoj

 

    Laŭ informo de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, je la 3-a horo kaj 12 minutoj de la 27-a de oktobro ĉina aviadilo portanta materialojn al Malio, Ganao, Benino, Gvineo-Bisao, Kotdivuaro kaj Kongolo por preventi kaj kuraci la epidemion Ebola ekflugis en la Tianjin-a Binhai-a Internacia Flughaveno kaj la materialoj al Niĝerio estis senditaj en la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno.

 

    La materialoj enhavas protektajn vestojn, protektajn okulvitrojn, ŝprucigilojn kaj medicinajn termometrojn. Ili sinsekve atingos la supre menciitajn landojn antaŭ la 31-a de oktobro.

 

    Por respondi la urĝan alvokon de la Unuiĝintaj Nacioj, tiun de la Monda Sana Organizo kaj tiun de la landoj, en kiuj disvastiĝas la epidemio Ebola, kaj por daŭre helpi afrikajn landojn en la batalo kontraŭ la epidemio Ebola, en la 12-a de septembro la ĉina registaro decidis liveri al la rilataj afrikaj landoj kaj internaciaj organizoj la trian humanisman helpon kun valoro de 200 milionoj da juanoj.

 

    Post okazo de la epidemio Ebola en afrikaj landoj en marto de la kuranta jaro, la ĉina registaro dufoje liveris al la landoj urĝan humanisman helpon kun valoro de 34 milionoj da juanoj respektive en aprilo kaj aŭgusto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments