El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua Premio de Tutgloba Novaĵo publikigis la premiitojn de la Monda Mediata Pintkunveno

| 2014-10-29
Bookmark and Share


En la pintkunveno

 

    La 27-an de oktobro la unuafoja Premio de Tutgloba Novaĵo de la Monda Mediata Pintkunveno publikigis la premiitojn en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Sume 23 kandidatoj estis honoritaj, inkl. de 4 premio-gajnintoj kaj 19 menciitoj.

 

    Post varma diskutado de la juĝantoj, la grupo de la programera "Oriento 101" en la anglalingva kanalo de la Duoninsula Mediata Grupo gajnis la premion por la novaĵ-grupo de disvastiĝanta lando; raportisto de la ĵurnalo The Hindu gajnis la premion por la novaĵ-laboranto de disvastiĝanta lando; la artikolo "Malantaŭ masakro: nekonataj rakontoj pri multmortigaj kaj -vunditaj eventoj en Usono" de la ĵurnalo USA TODAY gajnis la premion por mediata kreiveco; la artikolo "Birmo trafas politikan krizon" de la ĵurnalo Globe and Mail gajnis la premion por novaĵa raporto.

 

    La premio estas establita en oktobro de 2013 en la 2-a prezidant-grupa kunveno de la pintkunveno. Ĝi estas la unua premio, kiu entenas la kompleksan konkurson inter plurformaj mediatoj kaj kiu kovras la tutan terglobon, ĝia principo estas "Vera, objektiva kaj elstara".

 

    La juĝa komitato ricevis 1 424 verkaĵojn de pli ol 500 novaĵ-laborantoj el pli ol 450 koncernaj organizoj de 138 landoj kaj regionoj. La juĝantoj inkludas la membrojn de la pintkunvena prezidant-grupo el Associated Press, la novaĵ-agentejo Xinhua, Телеграфное Aгентство Советского Союза (TACC), Kyodo News, Turner Broadcasting System de Time Warner, National Broadcasting Company (NBC), Duoninsula Mediata Grupo, The Hindú kaj aliaj, kaj alsenditajn specialistojn el L'Agence France-Presse (AFP), Polska Agencja Prasowa (PAP), European Press Agency (EPA), Russia Today, Korean Broadcasting System (KBS), Hearst Corporation, la hinda gazeto Frontline, la ĵurnalo Nanhuazaobao kaj la universitato Tsinghua.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments